Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Liĥtenŝtejno - Vikipedio

Liĥtenŝtejno

El Vikipedio


Pligrandigu

Liĥtenŝtejno (germane Liechtenstein [LIĤtenŝtajn]) estas sendependa princlando en centra Eŭropo inter la tirola regiono de Aŭstrio kaj Svislando.

Same kiel la najbara svisa kantono St. Gallen kaj la najbara aŭstria provinco Vorarlberg, kiu disigas ĝin de Tirolo, ĝi apartenas al la alemana lingvoregiono. De Svislando disigas ĝin la Rejno, sed ne estas limaj kontroloj.

Enhavo

[redaktu] Bazaj datenoj

  • Landkodo: LI.
  • Aŭtomobila kodo: FL
  • Nomo: [o] Princlando Liĥtenŝtejno.
  • Nacia nomo: Fürstentum Liechtenstein [FIRSTentum LIHJtenŝtajn]
  • Areo: 160 kv.km.
  • Politika sistemo: konstitucia monarkio.
  • Ŝtatestro: princo Hans Adam la 2-a.
  • Ĉefurbo: Vaduzo (5 mil).
  • Loĝantaro: 31 mil (1995), inter ili liĥtenŝtejnanoj 71 %, germano-svisoj 14%, aŭstroj 7%.
  • Ŝtatlingvo: germana.
  • Kredantoj: katolikoj (76 %).
  • Himno: Oben am jungen Rhein
  • Nacia devizo: "Für Gott, Fürst und Vaterland" (por Dio, princo kaj patrujo).

[redaktu] Politiko kaj ekonomio

La lando estas regata de la princo kaj de la popolo, kiuj havas egalan rangon. La popolo elektas parlamenton kaj ankaŭ rekte voĉdonas pri certaj decidoj. Estas devige voĉdoni. Interesa detalo estas la ekzisto de "vic-parlamentanoj", kiuj povas anstataŭi parlamentanojn dum foresto.

Liĥtenŝtejno nur en 1984 donis al virinoj la balot-rajton; en 1992 la leĝa egaleco de la seksoj estis metita en la konstitucion, kaj ĝis 1996 la leĝaro estis adaptita al tiu principo.

Liĥtenŝtejno havas doganan kaj valutan union kun Svislando, sed propran leĝaron. La juraj kaj impostaj kondiĉoj pri fondado de firmaoj estas favoraj, tial multaj firmaoj havas tie formalan filion ("leterkesta firmao"). Gravaj bankoj havas sian sidejon en Liĥtenŝtejno. La banka sekreto estas garantiata.

[redaktu] Religio

Liĥtenŝtejno estas tradicie rom-katolika; la konstitucio mencias la rom-katolikan eklezion kiel "landan eklezion". Ĝis 1997 la lando estis parto de la (plejparte svisa) episkopujo Chur, kiu ekzistas jam de la 4-a jarcento. Je la 2-a de decembro 1997 la papo per buleo fondis novan ĉef-episkopujon "Vaduzo/Liĥtenŝtejno" kaj igis la liĥtenŝtejnanon Wolfgang Haas, antaŭe ĉefepiskopo de Chur, ĝia episkopo.

Tiu decido, tre subita, okazis ne sen rezisto de la kredantaro, ĉar Haas estis tre malpopulara en Chur, kaj oni riproĉis, ke la papo trudas lin al la liĥtenŝtejnaj eklezianoj. Nun estas diskutate, ĉu la privilegia pozicio de katolikismo foriĝu el la konstitucio.

[redaktu] Landeroj

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  Liĥtenŝtejnaj bankoj (angle)
•  Nacia Himno (en Esperanto)
•  www.liechtenstein.li, administracia
•  www.fuerstlichemomente.li, turisma ("fuerstliche Momente" signifas, germane, "princecaj momentoj")

[redaktu] El EdE

Liĥtenstejno [tiel]. Eŭropa ŝtateto (12.000 loĝantoj), kiu dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun E-a surskribo kaj trifoje E-lingvajn prospektojn. Kvazaŭ rekompence multaj E-istaj propistoj faris turisman reklamon por la princlando ankaŭ en multaj nacilingvaj gazetoj. Efektiviganto de tiu ĉi prop. maniero estas R. Kreuz.



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com