Luarlandoj
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Luarlandoj
Luarlandoj (franclingve Pays de la Loire [pei' de la lŭar']) estas administra regiono en nord-okcidenta Francio ĉe la Atlantika Oceano.
La regiono konsistas el 5 departementoj: Loire-Atlantique, Mayenne, Maine-et-Loire, Sarthe kaj Vendée. La ĉefurbo estas Nanto. Aliaj gravaj urboj estas Anĝevo, Le Mans, Ĉoleto kaj Sankta Nazero. Sur 32 126 kvadrataj kilometroj loĝas 3 222 061 homoj (1999).
Tiu administra regiono entenas diversajn partojn tre heterogenajn, kaj historie kaj geologie. La departemento Atlantika Luaro estas historie pli ligita al la najbara regiono Bretonio. Sarto pro ĝia proksimeco de Parizo estas forte sub ĝia atrakto kaj influo. Vendeo havas delonge fortan individuan identecon kaj same por la departemento Majno kaj Luaro kiu plejparte konsistas el la historia Anĵuo, regiono ĉirkaŭ Anĝevo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.paysdelaloire.fr
- http://www.paysdelaloire.fr/|
- http://www.paysdelaloire.fr/servlet/page?_pageid=371&_dad=portal30&_schema=PORTAL30|
- http://www.atlantischeloirestreek.com