Islando
El Vikipedio
Islanda Respubliko: |
|
Nacia devizo: {{{nacia devizo}}} |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | islanda (100%) |
Ĉefurbo | Rejkjaviko (133 mil) |
Religio(j) | evangela-luteranoj |
Areo % akvo |
103.000 km² 2.7% |
Loĝantaro Loĝdenso |
299,404 (2005) 2.89/km² |
Valuto | Islanda krono (ISK) |
Horzono | UTC GMT (UTC+0) |
TTT | Landkodo | Tel. | .is | IS | +354 |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Ólafur Ragnar Grímsson (ekde 1996) |
Ĉefministro | Geir H. Haarde |
Nacia tago | 17a de junio |
Sendependeco | De Danio, 1-a de decembro 1918 (restis en la unio); 17-a de junio 1944 (respubliko) |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | {{{esperanto-asocio}}} |
Islando estas lando sur la samnoma, vulkana insulo en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La areo de la lando estas proksimume 103.000 kvadrataj kilometroj.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La grandeco de la lando estas 103.000 km2 kaj ĝi estas plejparte konstruita el bazalto. La plej granda parto de la lando estas montoj kaj multaj el ili estas kovritaj per glaciejoj. La plej granda glaciejo en Islando kaj en Eŭropo estas Vatnajökull (Glaciejo de l'akvoj) en la sud-orienta parto de la lando (8100 km2). Aliaj grandaj glaciejoj estas Hofsjökull (Glaciejo de l'Templo), Langjökull (Longa glaciejo), Mýrdalsjökull kaj Eyjafjallajökull. Kelkaj vulkanoj, ankoraŭ aktivaj, estas en Islando. La plej fama nomiĝas Hekla en suda parto de la lando. Ĝi estas impona, konusforma monto, kun monstra, ronda kratero en la supro, kaj en la mezepoko la eŭropaj popoloj kredis, ke tiu ĉi kratero estas enirejo al la Infero. Hekla erupciis multfoje post ekloĝado de la lando kaj faris terurajn detruojn je tero kaj vivo. Granda fendego en Mýrdalsjökull kiu nomiĝas Katla (Kaldrono) ankaŭ estas menciinda kaj ankaŭ Lakagígir (Laka-krateroj) en sud-orienta Islando. La erupcio de Lakagígir en 1783 kaŭzis teruran damaĝon je tero kaj brutaro kaj la lavo kiu tiam fluis el la krateroj estis inter la plej grandaj lavoj en unu erupcio sur la tero je historia tempo.
[redaktu] Historio
Je la oka jarcento irlandaj monakoj trovis Islandon kaj tien ili velis en siaj haŭtboatoj kaj restis tie dumsomere. Sed baldaŭ vikingoj el Skandinavio ankaŭ malkovris la landon kaj tiam la keltaj ermitoj fuĝis reen al Irlando. La enmigrantoj formiĝis el du malsimilaj nacifragmentoj. La fragmento multe pli granda estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj, kiuj ne volis humiliĝi sub perfortregadon de la norvega reĝo, Haraldur la belhara. Kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita lando nordokcidente en la Atlantika Oceano. Sed iuj el la norvegaj enmigrantoj antaŭ sia foriro al Islando loĝis en Britujo kaj Irlando. Kaj kun ili venis iom da keltoj kaj irlandanoj. Ili estis la multe pli malgranda fragmento, kiu konsistigis la islandan popolon. Tiu ĉi kuraĝa popolelmigrado okazis en la naŭa kaj deka jarcentoj. La unua enmigranto metis la piedojn sur islandan teron ĉirkaŭ en la jaro 871. Kaj sesdek jarojn poste finiĝis la enmigrado. La koloniintoj fondis en la lando memstaran regnon, kiu havis strukturon de aristokrata respubliko kaj kredeble estis la unua respubliko en Eŭropo. La plej alta institucio de la ŝtato estis la tielnomata Alþingi, verŝajne la unua parlamento en Eŭropo. Ĝi festis sian miljaran datrevenon en la jaro 1930. La parlamento kunvenis ĉiusomere kaj havis sidejon sur loko kiu de tiam nomiĝis Þingvellir (Parlamentar’ kampo). Ĝi estas unu el la plej pitoreskaj kaj belaj lokoj en Islando. Dum la unuaj kvar jarcentoj la juna popolo ĝuis grandan liberecon kaj brile prosperis ekonomie kaj intelekte. Kaj tiun tempon islandanoj nomas la ora epoko de ilia historio. Sed en la dektria jarcento la popolon trafis longdaŭraj kvereloj kaj bataloj, kiuj furiozis inter la plej riĉaj kaj plej potencaj ĉefuloj de la ŝtato. Kaj kiel ofte poste en la historio de la homaro, avida fremda potenco uzis ĉi tiun malkonkordon por meti manon en la islandajn aferojn, kio fine kondukis al perdo de nia sendependeco en la jaro 1264. Tiam Islando fariĝis tributregno de la norvega reĝo. En la dekkvara jarcento ĝi transiris kune kun Norvegio sub la danan kronon. Kaj tie la islandanoj restis ĝis en la jaro 1918. Tiam Islando reatingis sian liberecon kaj iĝis memstara ŝtato, havante nur la saman reĝon kiel Danio. La proksimaj kvar jarcentoj post la subiĝo sub la fremdan monarĥon estis epoko de ĉiam kreskanta mizero. La potenchavantoj subpremis la nacion, kaj sub ilia ŝirmo eksterlanda komerckompanio monopoligis la tutan komercon kaj prirabis la popolon ĝisoste. El tiu situacio sekvis profunda malriĉo de la popolo, pesimismo, seniniciatemo kaj de tempo al tempo malsatmortoj. Tiel pasis la vivo en Islando ĝis en komenco de la deknaŭa jarcento, kiam la nacio staris ĉe abismo de kompleta pereo. Sed tiam, post longa kaj laciga luktado, fine sukcesis al islandanoj plibonigi la komerckondiĉojn kaj iom post iom atingi pli grandan ekonomian kaj politikan liberecon. Samtempe la spirita vivo de la popolo trairis grandan renesancon. Jam de tiu grava turnpunkto en la materia kaj intelekta vivo la islanda nacio konstante progresis, ja malrapide dum la unuaj jardekoj, sed tiom grandpaŝe dum la lastaj jarcento, ke estas dubinda, ĉu oni povus montri pli rapidan evoluon en historio de iu lando.
[redaktu] Literaturo
Multaj poetoj vivis en Islando dum la unuaj jarcentoj post la enmigrado. Tiuj poetoj postlasis al ni amason da poemoj kaj poemfragmentoj. La unuaj konservataj skribitaj dokumentoj estas de la unuaj jaroj de la dekdua jarcento. Tiuj dokumentoj estas ekstraktoj el la leĝaro (1117-1118) kaj Libro pri la Islandanoj skribita de Ari fróði (Ari la multescia). En tiu tempo la ĉefaj poetoj ĉe la norvega kaj dana kortegoj estis islandanoj. En la deka kaj dek-unua jarcentoj estis kreataj la grandiozaj poemoj, kiuj en la jarcento dek-tria estis kolektataj en unu libron, nomata Edda aŭ Sæmundar-Edda. Tiu libro estas unu el la plej eminentaj verkoj de la ĝermana literaturo. En ĝi estas konservataj multaj poemoj, eble plej multaj el ili verkitaj inter 900-1100 en Islando kaj en Norvegio. La enhavo de tiuj ĉi poemoj estas mitoj pri la malnova pagana religio kaj heroaj rakontoj el malnovaj ĝermanaj tempoj. La plej aĝa skribita teksto estas Codex Regius, farita en la 13-a jarcento en Islando kaj nun denove tie, post longa tempo en la Reĝa Biblioteko (Det Kongelige Bibliotek) en Kopenhago. En la jarcento dek-tria nia genia historiisto Snorri Sturluson skribis sian faman majstraĵon Heimskringla. Ĝi estas historio de la norvegaj reĝoj kaj popolo tra multaj jarcentoj, verkita en lingvo kaj stilo, kiuj povas sin mezuri kun la plej elstara proza literaturo de la homaro. Snorri ankaŭ verkis mitologion de la nordaj popoloj kaj lernolibron por poetoj. Tiu libro nomiĝas Snorra-Edda kaj ĝi ankoraŭ estas tiel viva, kiel en lia tempo. En la dek-dua ĝis en la dek-kvara jarcentoj iuj majstroj, kiuj ne postlasis siajn nomojn, verkis la sagaojn, kiuj estas mirindaj dokumentoj pri klara spirito, senantaŭjuĝa sintenado al la vivo kaj respekto al nobla kaj arta rakontmaniero. Ili ankaŭ bonege priskribas la vivon en Islando dum la unuaj kvar jarcentoj post la enmigrado. En tiu tempo ankaŭ estis skribataj monumentalaj verkoj pri enmigro kaj koloniado de la norvegoj kaj keltoj en Islando. Tiu verko nomiĝas Landnáma aŭ Landnámabók (Libro de ekloĝigo) Kaj dank’ al tiuj unikaj dokumentoj la islanda popolo scias sian historion jam de la unua komenco. Plie en tiu ĉi literaturperiodo oni kunmetis librojn pri fonetiko, ortografio, retoriko, kronologio, metis sur pergamenton la leĝojn de la nacio k. t. p.
[redaktu] Politiko
La plej alta leĝo de Islando estas la Konstitucio de Islando.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Leĝdona organo: Alþingi. Ĝi estis fondita en 930 kaj oni konsideras ĝin la plej malnova parlamento de mondo.
[redaktu] Ekonomio
[redaktu] Naturaj vidindaĵoj
[redaktu] Historio de Esperanto-movado
Islando. La unua propagandisto estis Þorsteinn Þorsteinsson, kiu laboris de 1900 por esperanto en Reykjavik. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan Esperanto lernolibron por islandanoj en la jaro 1909. 1906 venis el Francujo en la ĉefurbon sub verda esperanto standardo fiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni propagandis eĉ inter la lepruloj. 25-a de novembro 1927 en Reykjavik estis fondita esperanto societo, kaj la urbestro senpage disponis lernejon por esperanto kursoj. Laŭ la Dietterle statistiko en 1928 esperantistoj troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj.
- Vidu je Árni Böðvarsson
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) | ||
---|---|---|
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono |
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Irlando | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝolando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |