Diskuto:Francio
El Vikipedio
[redaktu] Ĉu ni traduku la nomojn?
Mi demandiĝas ĉu estas bona ideo traduki la nomojn de la regionoj. Aŭvernjo, Alzaco aŭ Loreno... Pff... Tiuj nomoj estas strangaj, kaj ili aldonas problemon : kiel diveni la ĝustan nomon? Se iam Esperanto estas pli disvolvita, ni povos elekti la oficialajn nomojn por la regionoj kaj aliaj malfamaj geografiaĵoj. Sed nuntempe, mi trovas ke tiuj tradukoj estas nur ĝenaj. Dirante tion, mi scias ke mi ne estas bona esperantisto, tamen mi ne povas silenti.
Do mia propono estas : kiam ni ne certas pri la plej bona nomo, mi pensas ke bonan solvon estas konservi la originalan (francan) nomon, kaj mencii en la teksto la esperantan nomon, se ekzistas unu.
Greguar 10:19, 28. Feb 2005 (UTC)
Kelkaj nomoj de regionoj "elektitaj" de la akademianoj estas ne la plej uzataj de francaj Esperantistoj.
- ??? Kiam kaj kie Akademianoj elektis nomojn por regionoj Francaj? Bertilo WENNERGREN
Limoĝio ŝajnas preferinda al Limuzino, kiel regiono ĉirkaŭ la urbo Limoĝo. Elzaco/Elzaso al Alzaco. Aŭvernio al Aŭvernjo kaj verŝajne ankaŭ Burgonio al Burgonjo...
Unue necesas elekti por la Vikipedio ĝeneralajn principojn por tiaj nomoj. Rimarku, ke nun estas preferata "Meksiko" por la lando, ne "Meksikio", en la Vikipedio. Estas ankaŭ "Gvatemalo" por la lando, ne "Gvatemalio". Aliflanke estas "Luksemburgio" anstataŭ "Luksemburgo". Regas do plena kaoso. Jen ekzemplo de afero, por kiu la Vikia metodo ne tre glate funkcias: ĉiu redaktanto aplikas siajn preferojn. Mi ne scias, kiel eblas fiksi principojn, kiujn ĉiuj redaktantoj poste sekvos sendepende de la propraj preferoj. Sed io tia laŭ mi estas necesa por ke la Vikipedio ne impresu kiel senkohera rubujo. Bertilo WENNERGREN
- Bertilo, dankon pro via intereso. Antaŭnelonge, ni ŝanĝis Meksikio al Meksiko. Eble vi ne rimarkis... Ankaŭ, iom post iom, ni ŝanĝas aferojn al la pli standardaj nomoj. Pro mia malbona rego de la esperanta lingvo kiam mi komencis la Vikipedion, mi devas konsenti ke mi fuŝis kelkajn aferojn (kiel Meksikio). Sed, ĉar ĝi estas vikio, VI povas fari tiujn ŝanĝojn en la Vikipedio al la ĝusta literumado. Mi invitas vin fari tion, fakte. Ni povos plu diskuti ĉi tion ĉe la E@I (mi pensas ke vi estos tie) kaj mi esperas ke vi povos kunlabori por plibonigi la Vikipedian projekton. --Chuck SMITH
-
- Chuck, certe mi rimarkis la ŝanĝon de "Meksikio" al "Meksiko". Tre bone. La grava afero estas, ke tia ŝanĝo prefere estu bazita sur ia ĝenerala principofiksado. La diskuto pri nomoj de Francujaj regionoj montras, ke principo pri tiaj nomoj ne estas fiksita. Se la elekto de la nomo "Meksiko" estus rezulto de tia principo, ne estus okazo diskuti pri "Limoĝio", "Aŭvernio" kaj "Burgonio", ĉar la fiksita principo jam ekskluzivigus tiujn nomojn. --Bertilo WENNERGREN
Pri Sent-Piero kaj Mikelono, uzi Sankta-Petro kaj Mikelono ŝajnus pli nature.
Mi intencas krei priskribojn de la regionoj, mi komencas pri Akvitanio, kiu estos tiel modelo por la aliaj, viaj komentoj estas bonvenaj Zav
Preferu la plej uzatajn kaj konatajn nomojn. -Stefano KALB
Oni tradukis "Basse Normandie" kaj "Haute Normandie" per "Malsupra Normandio" kaj "Supra Normandio", sed "basse" kaj "haute" estas ĝenerale tradukitaj per "malalta" kaj "alta". Ĉu ni ŝanĝu ? -- Christophe FOUCHER
- Ne. "Haute" kaj "Basse" riferas al la riverego "Seine", ne al la alteco. Greguar 13:49, 25. Feb 2005 (UTC)
-
- Fakte ŝajnas al mi ke en okcidenta Francio "Haute" aludas al oriento (kie la suno altiĝas) kaj "Basse" al okcidento (kie suno malaltiĝas). Tiel estas por Basse-Normandie, Basse-Bretagne, Bas-Poitou ktp. Koincide tiuj regionoj estas ĝenerale pli malaltaj, ĉar en okcidenta Francio ju pli oni iras al Okcidento jumalpli altaj estas la teroj. --Arno Lagrange ✉ 14:05, 25. Feb 2005 (UTC)
-
-
- Dum la revolucio, la unua ideo por nomi la nunan "Basse-Normandie" estis "Normandie-Inférieure". Via klarigo estas stranga, almenaŭ por tiu departemento. Tamen la respondo estas "Ne". :-) --Greguar 14:14, 25. Feb 2005 (UTC)
-
La republica jacobinista de frança discrimina les llengües no firmant la carta de les llengües Visca la Catalunya Nord LLiure
[redaktu] Elstara artikolo
Bonega artikolo, kiel oni povas proponi ĝin kiel "Elstara artikolo" ? Oni dezirus, ke la artikolo Barato estus tiom bona! Vikipediisto:Eliott
- Dankegon pro viaj kuraĝigoj, sed la artikolo estas miaopinie ankoraŭ ne finfarita ! Krom la sekcio pri politiko, kiun mi devas finpretigi, restas aliaj farendaj partoj : ekonomio, religioj, lingvo(j), militistaro, iom kulturo. Plie, necesas ankaŭ bluigi multajn ruĝajn ligilojn. Amike, Thomas Guibal 09:10, 19. Feb 2006 (UTC)
[redaktu] Clearstream
Mi(----Vikipediisto:BADOWSKI/diskut. 10:14, 16. Maj 2006 (UTC)) ĉi-tie kopiis tiu el http://e-planedo.kerno.org/ :
"la 9-an de Majo 2006
Feliĉ: Clearstream
09 Majo 2006, 20:51
Mi provis hodiaŭ kompreni la aferon "Clearstream", kiu tremigas la francan politikistaron. Cele de tiu mi legis abundan germanlingvan artikolon ĉe Telepolis. Sed mi ne sukcesis kompreni la unuan fojon legante. Ŝajnas al mi ĉio kiel mallonga resumo de kriminala libro.
Mi relegis kaj provis per dezegno komprenigi al si ĉiujn rilatojn inter la agantoj. Post la duono de la teksto mi ĉesis, ĉar estis tro da strekoj, sed mi nun pli bone komprenas, kvankam ankoraŭ ne ĉion. Estas vere mirinda afero, kiun oni nur malfacile povas mallonge resumi. Eble per la frazo, ke en Francio regas korupcio kaj netravidebleco...
Jaĝa kaj mi ne estas la solaj, kiuj opinias, ke homoj, kiuj venas al la Eŭropa Socia Forumo estas tre malfermaj al Esperanto, se oni bone prezentas ĝin (kiel mi en la diskuto faris laŭ mia eblo). Estas vere domaĝe, ke tiom malmulte da Esperantistoj partoprenas ESF, verŝajne ankaŭ ĉar ili havas iom malĝustan imagon pri ĝi. Plividebligo de Esperanto tie povus vere multon atingi kaj la kunlaboreblecoj kun aliaj grupoj tie abundas.[...]"