Annecy
El Vikipedio
Annecy estas sudorient-franca urbo ĉe la norda pinto de 27 km² granda Lago de Annecy. Ĝi estas administra centro de departemento Haute-Savoie kun 51.100 loĝantoj. En la urbo troviĝas malfrugotika katedralo Saint-Pierre el la 16-a jc.. Gravas en la ekonomia vivo la metal-, teksaĵ-, ledo-, nutraĵ-, kaj lignoindustrio. La urbon dominas mezepoka kastelo sur holmo en la urba centro.
Krom tio la urbo estas aera kuracejo kiel la partnerkomunumoj de Bejruto kaj la angla Cheltenham.
En 1997 okazis tie la junulara mondĉampioneco en malpeza atletiko. La urbo kandidatis por la Vintraj Olimpikoj de 2014.
En la urbo okazas la Annecy-a Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj, kiun gajnis en 2005 la hungara animacia filmo Nyócker.
[redaktu] rete
- http://www.ville-annecy.fr
- http://www.annecy.org
- http://album.club-internet.fr/album/disp_serie.phtml?user=burdalet&cid=249795&id_album=21955
- Franclingve: Annecy, fotoj de Stéphane MUGNIER