Franca konstitucio de 1958
El Vikipedio
La franca konstitucio de 1958 estas la konstitucio, kiu fondis la Kvivan Francan Respublikon. Ĝi nuntempe regas la institucian funkciadon de Francio, per la difino de la ĉefaj instancoj de la reĝimo, ekzemple la Prezidento de la Respubliko, la ĉefministro aŭ la Nacia Asembleo. Tiu konstitucio (jam la dekkvina en la historio de Francio) estis aprobita per nacia referendumo la 28-an de septembro 1958, kaj sekve validiĝis la 4-an de oktobro.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La konstitucio estis redaktita por eliri el la grava krizo de la Alĝeria Milito de Sendependeco. Ĝi starigas do fortan ekzekutivon: la du ĉefaj redaktantoj, Michel Debré kaj generalo de Gaulle, estis precipe influitaj de la brita modelo (kun forta ĉefministro) kaj de la usona modelo (kun forta prezidento).
Jam antaŭ longe deziris Charles de Gaulle tian politikan sistemon: ekde la 6-a de junio 1946 kaj sia fama parolado de Bayeux, la franca generalo kritikadis la tro parlamentan Kvaran Respublikon.
[redaktu] Jura signifo
La konstitucio posedas antaŭparolon, kiu referencas al tri aliaj fundamentaj tekstoj: la Deklaro de la Homaj kaj Civitanan Rajtoj de la 26-a de aŭgusto 1789, la antaŭparolo de la antaŭa franca konstitucio de 1946 (kiu fondis la Kvaran Respublikon kaj enhavas plurajn gravajn socialajn rajtojn) kaj fine la Ĉarto pri Medio (Charte de l'environnement) de 2004. Tiuj tekstoj, kune kun la konstitucio kaj la konstituciaj jurprincipoj trovitaj de la Konstitutia Konsilio, formas la "konstitucian blokon" (franclingve bloc de constitutionnalité).
La Konstitutia Konsilio de Francio kontrolas, ke la novaj leĝoj konformu al la konstitucio, ĉar tiu ĉi estas la plej supera teksto en la franca jurordo.
[redaktu] Strukturo
La konstitucio nuntempe enhavas 103 artikolojn, el kiuj du estas provizoraj. Ili estas dispartigitaj laŭ 16 titoloj (titres).
- Antaŭparolo kaj 1-a artikolo
- Titolo I-a : Pri Suvereneco (artikoloj 2 ĝis 4)
- Titolo II-a : La Prezidento de la Respubliko (artikoloj 5 ĝis 19)
- Titolo III-a : La Registaro (artikoloj 20 ĝis 23)
- Titolo IV-a : La Parlamento (artikoloj 24 ĝis 33)
- Titolo V-a : Pri la Rilatoj inter la Registaro kaj la Parlamento (artikoloj 34 ĝis 51)
- Titolo VI-a : Pri Internaciaj Traktatoj kaj Interkonsentoj (artikoloj 52 ĝis 55)
- Titolo VII-a : La Konstitucia Konsilio (artikoloj 56 ĝis 63)
- Titolo VIII-a : Pri la Justica Aŭtoritato (artikoloj 64 ĝis 66)
- Titolo IX-a : La Alta Justica Kortumo (Haute Cour de Justice, artikoloj 67 kaj 68)
- Titolo X-a : Pri la Penala Responso de la Registaranoj (artikoloj 68-1 ĝis 68-3)
- Titolo XI-a : La Ekonomia kaj Socia Konsilio (Conseil économique et social, artikoloj 69 ĝis 71)
- Titolo XII-a : Pri la Teritoriaj Kolektivoj (artikoloj 72 ĝis 75)
- Titolo XIII-a : Provizoraj Dispozicioj rilate al Nov-Kaledonio (artikoloj 76 kaj 77)
- Titolo XIV-a : Pri Asociaj Interkonsentoj (artikolo 88)
- Titolo XV-a : Pri la Eŭropaj Komunumoj kaj Eŭropa Unio (artikoloj 88-1 ĝis 88-5)
- Titolo XVI : Pri la Modifo (artikolo 89)
- Titolo XVII-a : Provizoraj Dispozicioj (abolita en 1995)
[redaktu] Kelkaj gravaj dispozicioj
- Laŭ la 11-a artikolo, la prezidento de la Respubliko rajtas organizi popolan referendumon pri iu temo.
- Laŭ la 12-a artikolo, la prezidento de la Respubliko povas disigi la Nacian Asembleon.
- La 16-a artikolo konfidas eksterordinaran potencon al la prezidento de la Respubliko okaze de serioza minaco por la Respubliko.
- La 21-a artikolo precizigas la povojn de la ĉefministro, precipe rilate al la administracio.
- La 49-a artikolo asertas la politikan responson de la registaro antaŭ la parlamento.
- La 72-a artikolo proklamas la liberan memadministradon (libre administration) de la francaj teritoriaj kolektivoj (regionoj, departementoj, komunumoj, transmaraj kolektivoj...).
- La 88-a artikolo enhavas la plej bazajn regulojn pri la rilato inter Francio kaj Eŭropa Unio.
- La 89-a artikolo difinas precizan proceduron por la revizio de la konstitucio.
[redaktu] Ĉefaj revizioj
Ekde 1958, la konstitucio estis modifita deknaŭfoje, aŭ de la tuta parlamentanoj kunigitaj kiel "Kongreso" (la deputitoj de la Nacia Asembleo kaj la senatanoj de la Senato), aŭ rekte de la popolo per referendumo.
- 1962: balotelektoo de la prezidento de la Respubliko per rekta universala voĉdono (ĝis tiam lin balotelektis la parlamentanoj kaj iuj lokaj balotelektitoj).
- 1974: reformo de la Konstitucia Konsilio: al ĝi nun povas alvoki ne nur la prezidento, la ĉefministro kaj la prezidantoj de la du parlamentaj ĉambroj, sed ankaŭ 60 deputitoj aŭ 60 senatanoj.
- 1992: revizio pro la traktato de Maastricht.
- 2000: la sepjara mandato de la prezidento fariĝas kvinjara.
- 2005: nova malcentraliza ŝtupo kaj alpreno de la Ĉarto pri Medio.