Koloniismo
El Vikipedio
La koloniismo (el latina: colonia kolonio, setlejo) signifas la politikon de akiro kaj evoluigo de kolonioj kaj funkciigo de tiuj ekonomie, militiste laŭ interesoj de la hejmlando. Tio signifas la politikan subpremon kaj ekonomian ekspluatadon de la dependaj popoloj. Krome ludis gravan rolon la misiigo kaj ofte ekstermo, murdado de la indiĝenaj popoloj.
La koloniismo aperis kun la novaj geografiaj malkovroj, kiam en la 15-aj jarcento oni malkovris (1492) Amerikon. En la posta jarcento la eŭropaj ŝtatoj (ĉefe Hispanio, Portugalio, sed ankaŭ Britio) okupis kaj ekspluatis tiun kontinento kaj certigi la sklavojn por la plantejoj koloniigis Afrikon. La koloniigo de Azio kaj Australio okazis pli poste (17-18-a jc) far Nederlando, Britio, Francio. Germanio aperis nur en la 19-a jarcento kaj akiris malgrandan parton de Afriko. Ankaŭ aliaj landoj akiris malgrandajn teritoriojn (Usono, Belgio). La kolonioj proviuzis la eŭropajn landojn (hejmlandojn) per krudmaterialoj (ekz. kansukero, oro, diamanto, kaŭĉuko ktp.), sen redoni la taŭgan ŝanĝan valoron. Tiu unuflanka livero helpis la ekfloron de la kapitalismo en Britio (Hispanio kaj Portugalio misuzis la oraĵojn) kaj eksplodon de la industria revolucio en la 18-19 jarcenta Britio.
Ĉar Germanio povis akiri nur restaĵon de la kolonioj en la 19-a jarcento, la lando insigis la novan dividon de la kolonioj. Tio pintumis en la unu mondmilito. Post la milito Britio kaj Francio akiris teritoriojn de laiam Osmana Imperio, sed ili jam ne povis malferme koloniigi ilin, tiel nomis la kolonion protektorato. Tio fakte donis pli gravajn rajtojn por la lokaj politikistoj, sed la vera potenco restis ĉe Britio, Francio.
Post la unua monmilito sendependiĝis multaj malgrandaj landoj en Eŭropo. Tio kaj la ekantaj naciaj movadoj strebis, batalis por la nacia sendependiĝo. Post la dua mondmilito multaj grandaj kolonioj de Britio sendependiĝis, sed ili restis en la Brita Commonwealth. La senkoloniigo finiĝis en la 1970-aj jaroj, kiam la lastaj (grandaj) kolonioj (de Hispanio, Portugalio) sendependiĝis. (sed vidu Orienta Timoro)
Oni parolas pri novkoloniismo se aperas simila dependeco de potenca strukturo kiel ĉe koloniismo. Kelkaj parolas pri novkoloniismo de Usono, kiam tiu okupas landojn kaj enpotencigas fidelulojn, sendas militistajn, ekonomiajn, politikajn ’’konsildonantojn’’, helpantojn. Fine de la 80-aj jaroj komence de la 90-aj jaroj, la konsildonantoj de IMF (mona organizaĵo sub influo de Usono) aperis en la Latin-Amerikaj, Aziaj, Orient-Eŭropaj landoj kaj devigis la privatigon de (sukcesaj) fabrikoj, dekonstruon de la sociala politiko (fakte tiuj landoj estis ege kreditŝuldaj kaj tiel fakte perdis la sendependan ekonomian politikon).
La iamaj kolonioj fakte ne perdis ligojn al la iama koloniiga lando: ili formas organizaĵojn kiel Commonwealth, Fankofonaj landoj. La kulturo kaj ĉefe la lingvo ankaŭ hodiaŭ interligas tiujn landojn: oni uzas por tio la nocion postkoloniismo.
vidu: Bandung konferenco - koloniigo - konkurso por Afriko - Imperiismo