Referendumo
El Vikipedio
Referendumo estas rekta voĉdonado de la civitanoj en reprezenta demokratio, en kiu la popolo akceptas aŭ nuligas decidon de la deputitoj.
En kelkaj landoj la parlamento povas libervole submeti gravan decidon al referendumo por havigi al la rezulto pli da signifo. En kelkaj landoj estas leĝoj, ke certaj decidoj (ekzemple teritoriaj aŭ suverenecaj) devas esti aprobitaj per referendumoj.
Pli ĝenerala ol referendumo estas plebiscito, kiu decidas pri grava demando de lando sen antaŭa parlamenta decido.
La vorto devenas de la latina referendum, kiu signifas "estas necese reporti" demandon (al la popolo).