Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Saint-Étienne - Vikipedio

Saint-Étienne

El Vikipedio

Blazono de la urbo Saint-Étienne
Blazono de la urbo Saint-Étienne

Saint-Étienne [s~etetjEn'] estas la administra centro de la franca departemento Loire. Ĝi situas en sudorienta Francio, 450 kilometroj sude de Parizo kaj 60 kilometroj okcidente de Lyon. La regiono apartenas geografie al la orienta bordo de la regiono Massif Central. Proksime de la urbo oni trovas norde la ebenaĵon Plaine du Forez kaj sude la montaron massif du Pilat. La urbo situas averaĝe 516 m super la marnivelo. La riverego Luaro kiu donis la nomon de la departemento trovigas 10 kilometrojn for de la urba centro. La rivero kiu transpasas la urbon, le Furan, estas tute kovrita dum sia vojo en la urbo.

  • Koordinatoj: 45° 26' N, 4° 23' E Mapo

Saint-Étienne havas 180 210 loĝantojn (1999) kaj la tuta urbaro entenas 350 000 homojn.

La esperanta klubo de Saint-Étienne estis kreita en 1904.

Enhavo

[redaktu] Historio

Konstruaĵo en Saint-Étienne
Pligrandigu
Konstruaĵo en Saint-Étienne

La nomo de Saint-Étienne aperis unuafoje en libroj dum la 11-a jarcento. La urbo reale komencis kreski je la 15-a jarcento kiam ĝi fariĝis grava centro kie oni produktis armilojn (unue klingarmiloj kaj poste pafarmiloj). Ekde la 16-a jarcento, disvolviĝis la pasamentaĵan industrion. Je la komenco de la industria revolucio, ankaŭ metalurgiaj fabrikejoj estis kreitaj pro la ĉeestanto de karbaj minejoj en la subgrundo de Saint-Étienne.

Longtempe, Saint-Étienne ne estis grava urbo. Administre, ĝi nur fariĝis la administra centro de la departemento Loire en la jaro 1855. Antaŭe, estis la urbo Feurs (1790-1795), kaj poste la urbo Montbrison (1795-1855), kiuj akceptis tiun situacion.

La unua franca trajna vojo estis konstruita, en 1823, inter Saint-Étienne kaj Andrézieux. Ĝi estis uzata por kunporti la karbon de la minejoj ĝis la bordoj de la riverego Loire.

En 1830, Thimonnier inventis la unuan steb-maŝinon ĉi tie.

[redaktu] Kulturo

Ekzistas loka dialekto "gaga" kiu estas ankoraŭ parolata. Ĝi ne povas esti konsiderata kiel lingvo ĉar ĝi ne havas specifan gramatikon. Tamen, la vortotrezoro estas tre riĉa kaj la akcento tre tipa.

En la urbo Saint-Étienne troviĝas kelkaj interesaj muzeoj.

La muzeo pri moderna arto. Internacia ejo kiu prezentas modernajn artaĵojn. Ĝi posedas la duan artan kolekton en Francio post la centro Georges Pompidou en Parizo.

La muzeo pri arto kaj industrio

La muzeo de la minejo

La muzeo de la geamikoj de la malnova Saint-Étienne


[redaktu] Sporto

Saint-Étienne posedas fama kaj popola piedpilka teamo : l'ASSE. Ĝi superis la francan piedpilkan ĉampionkonkurson dum la 70-a jaroj kaj je la komenco de la sekvanta jardeko. Oni kutime nomas la membrojn de la teamo la verduloj (les verts en la franca) kaj la stadion la kaldrono (le chaudron en la franca).

Pli tipa sporto en Saint-Étienne estas la cerbatano. Kutime praktikata en la kafejoj, tiu sporto favoris la lukton kontraŭ la malsanoj kiuj tro ofte afektis la pulmojn de la ministoj. Pro tio, la estraroj de la minejoj subtenis tiun sporton.

[redaktu] Ekonomio

  • optika industrio
  • mekanika industrio
  • ĉokoladaj fabrikejoj
  • societa sidejo de la superbazaroj Casino

Saint-Étienne rapide kreskis dum la tempo de la industria revolucio.

La urbo suferis la tri lastajn dekjarojn pro la ekonomia krizo. Ĉiuj minejoj fermiĝis kaj ankaŭ multaj industriaj fabrikejoj. La procento da senlaboruloj multe kreskis kaj la personoj serĉis laboron en aliaj regionoj.

Saint-Étienne celas nun fariĝi impona centro pri la dezajno.

[redaktu] Famuloj el Saint-Étienne

En Saint-Étienne, aŭ la aglomeraĵo, naskiĝis aŭ vivis la ĉi-sube personojn :

  • Thimonnier (1793-1857), tajloro kiu inventis la unuan stebmaŝinon
  • Benoit Fourneyron (1802-1867), inĝeniero kiu inventis la hidraŭlikan turbinon
  • Charles Exbrayat (1906-1989), verkisto
  • Jean Guitton (1901-1999), verkisto kaj filozofo
  • Jules Janin (1804-1874), verkisto kaj recenzisto
  • Piem (1923-), desegnisto
  • Bernard Lavilliers (1946-), kantisto
  • Ravachol (1859-1892), anarkiisto
  • Alain Prost (1955-), aŭtomobilveturĉampiono

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.mairie-st-etienne.fr
•  http://www.frankreich-sued.de/saint-etienne-server/bilder.htm
•  urbo de Saint-Étienne
•  aglomeraĵo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com