Châlons-en-Champagne
El Vikipedio
Châlons-en-Champagne urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Ĉampanjo-Ardenoj (ĉefurbo) |
||||
Departemento | Marne (prefektejo) |
||||
Arondismento | Châlons-en-Champagne (ĉefurbo) |
||||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||||
Urbestro | S-ro Bruno BOURG-BROC 2001-2008 |
||||
Areo | 26,05 km² | ||||
Alto super maro | 83 m | ||||
Loĝantoj | 47.339 1999 |
||||
Loĝdenso | 1.817 loĝ./km² | ||||
Interkomunumreto | Communauté d'agglomération de Châlons-en-Champagne | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 51000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 51108 |
Châlons-en-Champagne estas franca komunumo en la regiono Ĉampanjo-Ardenoj kaj en la departemento Marne. Kvankam Reims, lokita en la sama departemento, estas pli multhoma, Châlons estas la ĉefurbo de la departemento kaj eĉ de la regiono. En la franca, la loĝantoj de Châlons nomiĝas la Châlonnais.
[redaktu] Geografio
La Marno trafluas la urbon. Châlons dankas sian administran gravecon al sia centra situo en la departemento. En la regiono, ne nur Reims, sed ankaŭ Troyes kaj Charleville-Mézières estas pli multhoma ol ĝi.
[redaktu] Historio
Antaŭe nomita Châlons-sur-Marne, la urbo akiris sian aktualan nomon (kiun ĝi fakte jam havis antaŭ la Franca Revolucio) en 1998. La ŝanĝo, decidita jam unufoje en 1995, estis komence rifuzita de la franca Ŝtata Konsilio en 1997. Ĉi tiu fine akceptis dum la sekva jaro.