Kantono
El Vikipedio
Vidu ankaŭ artikolon Kantono (Ĉinio) pri urbo en Ĉinio kaj artikolon kantono (fervojo).
Kantono estas geografia subdividaĵo de lando.
En Belgio ekzistas du specoj de kantono,
- elekta kantono (nederlande: kieskanton, france canton électoral) grupigas plurajn municipojn, kiuj dum la elektoj de reprezentantoj, senatanoj, komunumaj, provincaj aŭ municipaj estroj estas konsiderataj kiel unu kalkulunuo.
- jura kantono (nederlande: gerechtelijk kanton, france canton judiciaire) grupigas municipojn, ne nepre la samajn kiel en elekta kantono, kiuj dependas de la sama kantona juĝisto (nederlande: vrederechter, france juge de paix).
En Francio kantono estas subarondismento.
En Svislando kiel kantono nomiĝas ĉiu membro de la Svisa Konfederacio.
En Usono oni nomas kiel "Kantono" aŭ "Konteo" la administran unuon (subŝtaton) nomatan en la angla lingvo County. Aliaj uzas por tio "Graflando", kvankam Usono neniam havis grafojn, pro la brita modelo. (Kelkaj ŝtatoj ne havas kantonojn; en Luiziano la responda administra unuo nomiĝas Parish ("Paroĥo").
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Departemento (Francio, Hungario)
- Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
- Grafejo (Unuiĝinta Reĝlando)
- Oblasto (Belorusio, Bulgario, Kirgizio, Rusio, Ukrainio)
- Vojevodio (Polio)