Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Katolikismo - Vikipedio

Katolikismo

El Vikipedio

Katolikismo kreata de Romkatolikismo kaj Grekokatolikismo, du partoj similaj je kredo, sed malsimilaj je ceremonio, kunigitaj per persono de la papo, estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra Afriko.

Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas 53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika per rito, doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.

Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri katolikismo helpas kompreni Okcidenton, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar Okcidento plenaĝiĝis sub la Eklezio.

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo en la Evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario.

Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:

Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
(Mateo 16:18-19)


La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato. Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento.

Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento<, la kristana duono de la Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, abortigo, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita aŭ de la papo aŭ de koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Enhavo

[redaktu] Sakramento

Katolikismo rekonas sep sakramentojn:

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. matrimonio
  6. ordino
  7. unkto

Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumo. Kiel paska manĝo, ĝi konsistas el preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova testamento, unu el la Nova testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

[redaktu] Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.

[redaktu] Katolikaj Kredoj

La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreita de Dio. Dio estas unu, sed konsistas el tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repacigi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por elaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortintoj, kaj la fina juĝo.

[redaktu] La Eklezia Rolo

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, kiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protektata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skriboj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝinta korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. Sur la tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran doktrinon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruaĵojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.

[redaktu] Savo

La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiuj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekintoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinistoj, Katolikoj kredas ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individuo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la katolika kristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardonon por siaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentojn, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.

Katolikoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliiĝi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgulino Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de iu Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgulino Maria estas konsiderata ankaŭ la patrino spirita de ĉiuj kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, konfesinta kaj pentinta pekon mortigan, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj katolikaj emfazas pardonon, bonfaron al aliulojn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj abortigon, ĉio de kiuj povas detrui die kreitan vivon.

[redaktu] Herezoj

La ĉefaj herezoj:

Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura.

La ĉefa skismoj:

Vidu ankaŭ :

  • Jansenismo

[redaktu] Monaĥaj ordenoj

Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.

[redaktu] Katolikismo kaj Esperanto

La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.

Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.

Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.

La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.

Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.

Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.

Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav Vlk de Praha, kardinalo Dionigi Tettamanzi de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.

En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.

Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.

[redaktu] Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies episkopujo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:

La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.

Li ankaŭ diris:

Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.

La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.

La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana(26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo. Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina moderna.

[redaktu] Ekstera ligo

Pligrandigu



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com