1852
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1852
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1852 post Kristo okazis, interalie:
[redaktu] Eventoj
- 17-a de januaro: brasila fragato 'Dom Afonso' perforte eniris la havenon de Buenos Aires.
- 27-a de januaro: Christian Albrecht Bluhme iĝis ĉefministro de Danio.
- 30-a de januaro: José María San Martín y Fugón iĝis prezidento de Salvadoro.
- 1-a de februaro: Francisco Dueñas Díaz re-iĝis prezidento de Salvadoro.
- 3-a de februaro: Juan Manuel Rosas venkita de Justo José de Urquiza en Batalo de Monte Caseros, Argentino.
- 17-a de februaro: Kosta-Riko permesis fabrikadon de biero.
- 23-a de februaro: Edward Geoffrey Stanley iĝis ĉefministro de Britio.
- 7-a de majo: konfirmata traktado pri landlimoj inter Brazilo kaj Urugvajo.
- 11-a de majo: inaŭgurata telegrafo en Brazilo.
- 16-a de aŭgusto: Teresina iĝis ĉefurbo de Piaŭio.
- 3-a de septembro: pogromo kontraŭ judoj en Stokholmo.
- 27-a de septembro: Silvestre Guevara y Lira iĝis ĉefepiskopo de Karakaso.
- 19-a de decembro: George Hamilton-Gordon iĝis ĉefministro de Britio.
- Napoleono la 3-a iĝis imperiestro de Francio
- Fine de la jaro Bahá'u'lláh, la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, estas enprizonigita en la subtera karceraĉo Síyáh-Chál (perse : la "nigra truo") de Tehrano (Persujo/Irano)
[redaktu] Naskiĝoj
- Meiji imperiestro de Japanio
- januaro: Daniel Henry Lambert
- 11-a de januaro: Konstantin Fehrenbach
- 12-a de januaro: Joseph-Jacques-Césaire Joffre franca heroo.
- 6-a de februaro: Vassily Ilich Safonov rusa muzikisto.
- 16-a de februaro: Charles Taze Russel
- 11-a de marto: Carmen Dolores, brazila verkistino.
- 22-a de marto: Otakar Svecik, ĉeĥa muzikisto.
- 3-a de aprilo: Narcisa Amália de Campos, brazila ĵurnalistino.
- 14-a de aprilo: Henrique Oswald, brazila muzikisto.
- 15-a de aprilo: Sankta Josefo Freinademetz
- 22-a de majo: Emile Sauret, franca komponisto.
- 23-a de junio: Raoul Pugno, franca komponisto.
- 28-a de junio: Hans Huber, svisa komponisto.
- 29-a de junio: Juan de Dios PEZA, meksika verkisto.
- 12-a de julio: Juan Hipólito Irigoyen.
- 12-a de julio: Masatake Terauchi, japana ĉefministro.
- 12-a de septembro: Herbert Henry Asquith, angla ĉefministro.
- 25-a de septembro: Gestur Pálsson, islanda verkisto
- 30-a de septembro: Charles Villiers Stanford.
- 2-a de oktobro: William Ramsay kemiisto.
- 9-a de oktobro: Emil Hermann Fischer kemiisto.
- 3-a de novembro: Mutsuhito Sachinomiya japana imperiestro.
- 12-a de novembro: Carlos Durán Cartín prezidento de Kosta-Riko.
- 12-a de novembro: Charles Louis Xavier Arnozan.
- 18-a de novembro: Mikoláš Aleš.
- 15-a de decembro: Antoine Henri Becquerel.
[redaktu] Mortoj
- 6-a de januaro : Louis Braille.
- 22-a de januaro: George Rodwell.
- 21-a de februaro: Nikolaj Vasilieviĉ Gogol.
- 3-a de marto: Pedro Ivo brazila politikisto.
- 25-a de aprilo: Manuel Antônio Álvares de Azevedo brazila verkisto.
- 14-a de septembro: Arthur Wellesley, duko de Wellington.