Habsburgoj
El Vikipedio
La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo. El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia imperio.
La nomo venas de kastelo Habsburg en la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Lim mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.
La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a de Habsburgo iĝis imperiestro de la Sankta Romia imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Lotaringo.
[redaktu] Ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.