Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Konstitucio - Vikipedio

Konstitucio

El Vikipedio

Juro > Konstitucia juro


Oni povas tiel difini konstitucion:

Konstitucio estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.

Ne necesas, ke la koncerna akto estu nomita "konstitucio": nur la enhavaj dispozicioj igas la akton konstitucieca aŭ ne. Tiuj aktoj tiel povas esti nomitaj ja konstitucio, sed ankaŭ ĉartofundamenta(j) leĝo(j)... Krome, eblas imagi, ke la koncernaj reguloj ne enestas en jura akto sed devenas de jurkutimoj -- kiel ekz. en Britio. Tio ĉi ne funde modifas la aferon, simple la konstitucia juro (aro de la konstituciaj reguloj) estos ne skriba sed jurkutima/parola; ĝi tamen estos tiel forta kaj aŭtoritateca kiel skriba konstitucia juro. Cetere, en la landoj, kie estas skriba konstitucio, ofte jurkutimaj reguloj kompletigas ties dispoziciojn.

Plie, la konstitucioj de la federaciaj ŝtatoj krome entenas regulojn pri la dispartigo de la povoj/kompetentoj inter la federacia ŝtato kaj la federitaj subŝtatoj.

Fine, iuj konstitucioj ankaŭ aldonas deklaraciojn pri fundamentaj rajtoj aŭ liberecoj, ĉu en sia teksta korpo ĉu en sia antaŭparolo. Tio estas la kazo ekz. en Francio (kiu kalkulas 18 diversajn konstituciojn ekde la Franca Revolucio de 1789!): la antaŭparolo de la konstitucio de 1958 referencas i.a. al la Deklaracio pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj entenas mem konfirmon pri kelknombraj rajtoj kaj publikaj liberecoj. La mencio pri homaj rajtoj pli kaj pli oftiĝas en la konstitucioj -- tion klarigas la granda zorgo pri homaj rajtoj de post la dua mondmilito. La nocio pri konstitucio do ŝanĝiĝis iom post iom, kaj oni povas aldoni al la supra, klasika difino, ke:

Konstitucio ĝenerale entenas ankaŭ difinon de la civitanaj rajtoj kaj ĉefaj liberecoj, kiujn la registoj respektu.

La konstitucio de Masaĉuseco estus la plej malnova ankoraŭ valida konstitucio el la mondo (1780), se oni ne enkalkulas la konstitucion de la Ligo de la Ses Nacioj Irokezaj (la "Gajanaŝagoŭa"), kiu ekzistas jam 1000 jarojn antaŭ Kristo. Masaĉuseco ankaŭ iniciatis la unuan Konstitucian Kongreson.


[redaktu] Ekstera ligilo

• Marko Naoki Lins: EŬROPA UNIO: Konstitucio, ĉu la civitanoj decidu? el Monato (gazeto) (2004/07-08, p. 10)
Pligrandigu
Pligrandigu


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com