Manika Markolo
El Vikipedio
La Manika Markolo aŭ "Maniko" (angle The (English) Channel, france La Manche) disigas la britan insulon de la kohera eŭropa landmaso kaj ligas la Nordan Maron kun la Atlantika Oceano. Ĝi situas inter Francio kaj Britio kaj ricevis sian nomon pro sia formo simila al maniko. En la markolo troviĝas insuloj, kiuj apartenas al Britio, la Manikinsuloj kaj insulo Wight. La plej granda rivero kiu enfluas la markolon estas Sejno. Konataj urboj ĉe la bordoj de "Maniko" estas Le Havre, Calais kaj Cherbourg (en Francio), Southampton, Dover kaj Plymouth (en Britio).
[redaktu] Historio
Fine de la lasta glacia epoko la Norda Maro estis granda dolĉakva lago kiu apud la hodiaŭa Maniko elfluis en la Atlantikon, kaj la Britaj Insuloj estis atingeblaj perpiede de la kontinenta Eŭropo. Antaŭ ĉirkaŭ 8500 jaroj, la kanalo estiĝis pro ekerozio de la grundo, kaj poste plivastiĝis pro la efikoj de la marfluoj.
Dum la mezepoko la kanalo estis kaj ligo kaj limo inter la kontinento kaj Britio, kaj ofte iĝis objekto de militaj konfliktoj.
En la 20-a jarcento la Maniko iĝis grava ŝipvojo inter la Norda Maro kaj la Atlantiko; nuntempe 300-400 ŝipoj trapasas ĝin potage.
Ekde 1994 la tielnomata Eŭrotunelo sub la kanalo kunligas Francion kaj Brition. Pramŝipoj veturas inter la plej gravaj urboj ambaŭflankaj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.channelswimmingassociation.com
- http://www.ferrysmart.co.uk
- http://july.fixedreference.org/fr/20040727/wikipedia/Bataille_de_Dunkerque
- http://www.historylearningsite.co.uk/operation_cerberus.htm