Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hispanio - Vikipedio

Hispanio

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio


Reino de España
Hispanio

Flago de Hispanio

Blazono de Hispanio

Nacia himno: Marcha Real aŭ Marcha Granadera

Nacia devizo: {{{nacia devizo}}}

Lokigo

Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) hispana, kataluna, galega, valencia, eŭska
Ĉefurbo Madrido (3.162 mil)
Religio(j) plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
Areo
% akvo
504.782 km²
1,04%
Loĝantaro
Loĝdenso
44,1 miliono
87,2/km²
Valuto Euro (EUR)
Horzono UTC +1 (en somero +2)
TTT | Landkodo | Tel. .es | ES | 34
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Johano Karlo la 1-a
Ĉefministro José Luis Rodríguez Zapatero
Nacia tago 12a de oktobro
Sendependeco netrafa kategorio
Esperanto-movado
Esperanto-asocio {{{esperanto-asocio}}}

Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [proxime espanja].

Enhavo

[redaktu] Ĝeneralaj informoj

Hispanio inkluzivas la insulojn Balearaj kaj Kanariaj, la enklavo Llivia kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.

La leĝdona organo estas la Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).

[redaktu] Ĉefaj urboj

Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Hispanio

[redaktu] Administra divido

[redaktu] Aŭtonomaj komunumoj

Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.

[redaktu] Loĝantaro

El 42.717 mil (2003): 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.


[redaktu] Administra organizado

Pli detalajn informojn legu en la speciala artikolo: Administra organizado de Hispanio


[redaktu] Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:

Vidu: Lingvoj de Hispanio

[redaktu] Geografio

La ĉefaj riveroj estas Minjo (*), Doŭro (*), Taĵo (*), Gvadiano (*), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia.

(*) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo

Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj":

Mapo de aŭtonomaj komunoj

[redaktu] Naciaj Parkoj


[redaktu] Historio de Hispanio

Pli detalajn informojn legu en la speciala artikolo: Historio de Hispanio, Hispanio:Esperanto-movado


[redaktu] Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

[redaktu] Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo.

(fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj.

409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

[redaktu] Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo.

900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo.

1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon

1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon.

1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

[redaktu] Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio De Nebrija verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon.

1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro.

Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio.

Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

[redaktu] Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi.

1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko.

1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko.

1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn.

1939-1975: Diktatoro Francisco Franco regas Hispanion.

1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio.

1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro).

1986: Hispanio aniĝas EEK-n.

2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

[redaktu] Ceteraj informoj

  • Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
  • GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
  • Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
  • Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
  • Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
  • Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).

[redaktu] Esperanto en Hispanio

Vidu Esperanto-movado en Hispanio

[redaktu] Ekstera ligilo

•  http://www.administracion.es
•  http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/sp.html
•  http://www.spainmaster.com
•  http://www.senado.es
•  http://www.hiperprop.com
• Hektor ALOS I FONT: HISPANIO: Amarega venko el

Monato (gazeto) (2004/05, p. 12).



 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flag of Spain

Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencia Regiono | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo




Flago de NATO NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) Flago de NATO
BelgioBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIslandoItalioKanadoLatvioLitovioLuksemburgoNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioSlovakioSlovenioTurkioUsono



[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Hispanio sub la gloso España




Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com