Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ludoviko la 13-a (Francio) - Vikipedio

Ludoviko la 13-a (Francio)

El Vikipedio

Ludoviko la 13-a kun militistaj vestoj. De Petro Paŭlo Rubens (1622-25).
Pligrandigu
Ludoviko la 13-a kun militistaj vestoj. De Petro Paŭlo Rubens (1622-25).

Ludoviko la 13-a (naskiĝis la 27-an de septembro 1601 - mortis la 14-an de majo 1643), ankaŭ nomita la Justa (franclingve Louis XIII le Juste) estis la reĝo de Francio ekde 1610 ĝis 1643.

Enhavo

[redaktu] Infaneco

Ludoviko naskiĝis en la kastelo de Fontainebleau. Li estis la plej aĝa filo de Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo. Henriko la 4-a, kiu postvenis malproksiman kuzon Henriko la 3-a, estis la unua burbona reĝo de Francio.

Ludoviko formale fariĝis reĝo en 1610, kiam li estis nur okjara, ĉar lia patro estis murdita de François Ravaillac. Lia patrino agadis kiel regentino, oficiale nur ĝis la dektria jaro de Ludoviko. Sed fakte, Marie de Médicis ne volis rezigni sian potencon : Ludoviko devis trudi siajn rajtojn kiam li fariĝis dekkvinjara. Poste, la nova reĝo organizis la murdon de Concino Concini (24-a de aprilo 1617), la iama influa konsilanto de sia patrino.

[redaktu] Edzeco

En 1615, kiam li estis nur dekkvarjara, Ludoviko devis edziĝi habsburgan princinon, Anno de Aŭstrio (1601-1666), la filino de Filipo la 3-a de Hispanio. Tamen, la edzeco estis ne konsumita antaŭ 1619, kiam la reĝo estis dekokjara. Fakte, siajn plej intensajn (sed platonajn) sentojn li havis kun serio da belaj viroj. La edzeco, samkiel multaj burbonaj-habsburgaj rilatoj, estis nur nedaŭre feliĉa, kaj la taskoj de la reĝo ofte malproksimigis la geedzojn. En 1638, nur post 23 jaroj kaj kvar misakuŝoj sukcesis Anno naski filon, la estontan Ludoviko la 14-a.

[redaktu] Reĝado

Portreto de Ludoviko la 13-aFare de Philippe de Champaigne
Pligrandigu
Portreto de Ludoviko la 13-a
Fare de Philippe de Champaigne

Dum la reĝado de Ludoviko la 13-a, la burbona dinastio sukcese konfirmis kaj plifortigis sian potencon en Francio, sed la religiaj problemoj postvivis, precipe tiu de la rilato inter la tre katolika reĝo kaj la francaj Protestantoj (la Huguenots), ekzemple kun la sieĝo de La Rochelle.

La brila kaj energiplena kardinalo Richelieu havis grandegan rolon ekde 1624 : la ĉefministro, pli ol la senvola reĝo, profunde influis la politikon de la reĝlando dum 18 jaroj, kaj mortis nur kelkaj monatoj antaŭ Ludoviko. Danke al lia agado, la malfavoraj Habsburgoj estis rigore firmtenitaj, samkiel la franca nobelaro. Plie, la haveno Le Havre moderniĝis kaj la kardinalo starigis potencan militŝiparon.

La reĝo konstante strebis por altiri artistojn en Francio, inkluzive de la francaj (kiuj, ĝis tiam, preferis labori kaj studi en Italio). Li ekzemple komisiis gravaj pentristoj kiel Nicolas Poussin aŭ Philippe de Champaigne por dekoracii la Palaco Luksemburgio en Parizo. Alilande, Ludoviko la 13-a favorigis la disvolviĝon de la francaj kolonioj ĉe Kebekio, ĉirkaŭ la urboj Kebeko kaj Montrealo.

Kvankam Richelieu firmtenis la administradon de Francio, kelkaj favoratoj de la reĝo ankaŭ sukcesis influi la reĝadon. La unua estis la duko Charles de Luynes, la plej kara kaj pliaĝa amiko de la reĝo je la komenco de la reĝado. La lasta estis la plijuna markizo de Cinq-Mars, kiu estis fine ekzekutita post li konspiris kun Hispanio.

[redaktu] Fikcioj

Ludoviko la 13-a, lia edzino Anno kaj la kardinalo Richelieu estas ĉiuj gravaj personoj en la romano de Alexandre Dumas, La Tri Musketistoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ

Pligrandigu


Komunejo



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com