Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Moldava Respubliko - Vikipedio

Moldava Respubliko

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Moldavio


Flago de Moldavio
Flago de Moldavio

Moldavio* (moldave Moldova) estas nomo de lando en Orienta Eŭropo kaj ankaŭ nomo de regiono de Rumanio.

Anenii Noi (Anenii Noi), Basarabeasca (Basarabeasca), Briceni (Briceni), Cahul (Cahul), Cantemir (Cantemir), Călăraşi (Călăraşi), Căuşeni (Căuşeni), Cimişlia (Cimişlia), Criuleni (Criuleni), Donduşeni (Donduşeni), Drochia (Drochia), Dubăşari (Cocieri), Edineţ (Edineţ), Făleşti (Făleşti), Floreşti (Floreşti), Glodeni (Glodeni), Hînceşti (Hînceşti), Ialoveni (Ialoveni), Leova (Leova), Nisporeni (Nisporeni), Ocniţa (Ocniţa), Orhei (Orhei), Rezina (Rezina), Rîşcani (Rîşcani), Sîngerei (Sîngerei), Soroca (Soroca), Străşeni (Străşeni), Şoldăneşti (Şoldăneşti), Ştefan Vodă (Ştefan Vodă), Taraclia (Taraclia), Teleneşti (Teleneşti), Ungheni (Ungheni).

En 1990 vivis en Moldavio 4,4 milionoj da homoj sur teritorio de 33,7 km2 (komparo: Belgio: 30 519 km2; Svislando: 41 293 km). Loĝantaro laŭ etna disdivido: en 1979 vivis en Moldavio 63,9% moldavoj-rumanoj, 14,2% ukrainianoj, 12,8% rusoj, 3,5% gagaŭzoj (152 000), 2% bulgaroj, 2% judoj.

En Ĉednestrio (la fakte sendependiĝinta, sed ne agnoskita de la internacia juro, parto de iama Moldava Soveta Socialisma Respubliko) vivas 39% moldavoj, dum rusoj (23%) kaj ukrainianoj (26%) kune konsistigas 49% de la loĝantaro. En 1940 ĉ. 100 mil germanoj devis forlasi Besarabion.

La historia flago de Moldavio (Besarabio) denove valida estas la trikoloro (vertikale blua-flava-ruĝa - kiel Rumanio) kun la urobesto. Malgraŭ lingva, historia kaj kultura proksimeco, en Moldavio kaj Rumanio multaj dubas pri la oportuneco unuigi la du naciojn ĉefe pro la kvar sekvaj kialoj:

  1. En Besarabio la loĝantoj bone memoras, ke dum la rumana tempo ili estis traktataj kiel duaklasaj homoj;
  2. La ekonomio kaj vivnivelo en Rumanio estas nuntempe malpli altaj ol en Moldavio;
  3. Multaj moldavoj opinias, ke ilia mentaleco diferencas de tiu de la rumanoj en Rumanio;
  4. En Rumanio oni timas, ke la madjaroj en Transsilvanio volus unuiĝi kun Hungario.

Enhavo

[redaktu] Historio

En la antaŭhistoria tempo sur la teritorio de la hodiaŭa Moldavio ekloĝas dakoj, gotoj kaj romianoj, ekde la 6a jarcento — slavoj. En 1359 la valaha militestro Bogdan fondas la Moldavan Princlandon (inkluzivis Moldavion, Besarabion, Bukovinon) kun la ĉefurbo Jassy (rum. Iaşi).

Komence de la 16a jc. la princlando troviĝas sub otomana regado. En 1792 la bordo inter la riveroj Dnestro kaj Bug iĝas rusa teritorio. En 1812 post la milito inter Rusio kaj Turkio la lando inter la riveroj Dnestro kaj Prut (Besarabio) estas aneksita de Rusio (formiĝas Besaraba gubernio). En 1918 kreiĝas la Aŭtonoma Moldava Respubliko (AMR), kiu estas baldaŭ okupata de rumaniaj trupoj; kadre de la Paco de Brest-Litovsk, Sovetio devis cedi Besarabion al Rumanio. Por akcenti la sovetian pretendon pri Besarabio, Stalin fondas en 1924 sur la maldekstra bordo de Dnestro (Tiraspol, ktp.) la Moldavan Aŭtonoman Socialisman Sovetrespublikon (MASSR), kadre de Ukrainio. Ĝia ĉefurbo iĝas Kiŝinevo - kiu troviĝas en Rumanio (la efektiva ĉefurbo iĝas la urbeto Balta kaj ekde 1929 Tiraspol). La pakto inter Hitler kaj Stalin de 1940 havigas Besarabion (AMR) al Sovetio; En 1941-44 Moldava SSR estas okupata de Ia germanoj. Poste Stalin unuigas la rumanan AMR kaj la pli grandan parton de la MASSR en Moldavan Socialisman Sovetrespublikon (Moldavan SSR).

Pro la rusigo kaj sovetigo de la lando grandparto de la rumanlingva intelektularo fuĝas al Rumanio — ĝia resto estas likvidita en Siberio. Dum Ĉednestrujo forfalas de Ukrainio, la borda regiono ĉe la Nigra Maro (Sud-Besarabio) kaj NordBukovino (ĉefurbo: Cernauti/Ĉernovcy) eniras Ukrainion.

Ekde somero 1988 en Moldavio aktiviĝis novaj politikaj fortoj. Ĉe la parlamentaj elektoj en printempo 1990 la naciisma kristandemokrata Popola Fronto rikoltas 40% de la mandatoj (aliajn 30% ricevas reprezentantoj proksimaj al Ia Popola Fronto). Samjare aperas leĝo, kiu enkondukas la moldavan (= rumanan) lingvon kiel solan ŝtatan lingvon de Moldavio; la cirila alfabeto malaperas favore al la latinida. En junio 1990 Moldavio deklaras sian suverenecon.

Reage al la moldav-rumana naciismo, en aŭgusto aperas en Moldavio la memproklamita respubliko de la turklingvaj, sed kristanaj gagauzoj (centro: Komrat); en septembro sekvas la fondo de la Ĉednestra Moldava Socialisma Sovetrespubliko (centro: Tiraspol) fare de rusaj kaj ukrainaj grupoj (precipe la potencaj fabrikdirektoroj rusaj, kies entreprenoj obeis al la ordonoj rekte el Moskvo, subtenis la fondon de tiu respubliko). Kiŝinevo rifuzas ambaŭ memproklamadojn argumentante, ke ili detruas la tutmoldavian respublikan koherecon. Ankaŭ la moldavaj bulgaroj (centro: Bolgrad), kvankam pli lojalaj al la reĝimo en Kiŝinevo kompare kun rusoj aŭ gagauzoj, eldonas novajn proprajn periodaĵojn en sia lingvo. En aŭgusto 1991 (post la moskva puĉo) sekvas la proklamo de la plena sendependeco de Moldavio (nun nomita Moldovo) disde Moskvo kaj la unua rifuzo kunkrei la novajn politikajn KSŜ-strukturojn (post internaj kvereloj kaj moskva premo Moldavio tamen aliĝis al KSŜ). Ĉio tio kaj la fortiĝanta moldav-rumana nacia movado pli kaj pli mobilizas la nemoldavan, do slavan loĝantaron (precipe rusoj) kontraŭ la politiko de Kiŝinevo, precipe de la Popola Fronto, kiu interalie alstrebas la unuiĝon kun Rumanio (tiu politiko estas forte pridisputata en Moldavio mem). En decembro 1991 Ĉednestrio proklamas sian plenan sendependecon disde Kiŝinevo (kun propraj parlamento kaj ŝtatestro I. Smirnov).

[redaktu] Politiko de Rusio rilate Moldavion

La politiko de Rusio (Jelcin/Ruckoj) rilate Moldavion estas neklara kaj kontraŭdira. Unuflanke Jelcin per subskribo de dokumentoj emfazis la gravecon konservi la teritorian tutecon de Moldavio kaj la respekton de la internaciaj homrajtaj normoj. Aliflanke, aludante al la rusa popolo vivanta en la ekssovetiaj respublikoj, tiam influa politikisto Ruckoj diris en junio 1992, ke Rusio kaj ties armeo ĉiarimede defendus la rusajn soldatojn kaj familiojn sendepende de ilia loĝloko.

Ankaŭ la tiama ministro pri defendo de Rusio, Graĉov, aldonis, ke la rusa armeo devus esti garantianto por libereco kaj sendependeco de la popolo; se la rajtoj de la rusoj en eksa Sovetio estus ofendataj, Rusio devus konsideri adekvatajn paŝojn kontraŭ la subpremantoj. Kvankam tiuj eldiroj tute ne ĉie estis subtenitaj de agoj, reage al tiuj eldiroj, la prezidentoj de Moldovo kaj Kartvelio, Snegur kaj Ŝevardnadze, kritikis Moskvon pro «imperiisma pensmaniero». Ekzistas opinio, ke en eksa Sovetio «ĉie estas konfliktoj, kie troviĝas la rusa armeo», la mala opinio estas, ke la rusa armeo en multaj lokoj sukcesis konservi konfliktojn, kiuj brulus alikaze ĝis nun. En Ĉednestrio (Transdnistrio), plurjare fakte sendependa teritorio, estas engaĝitaj tankoj de la 14a ekssovetia rusia armeo flanke de la separatistoj.

[redaktu] Prezidantoj

  • 1991-05-28 > 1991-12-08 : Valerin Tudor Muravski
  • 1991-12-08 > 1996-12-01 : Mircea Snegur
  • 1996-12-01 > 2001-04-04 : Petru Lucinschi
  • 2001-04-04 > : Vladimir Voronin

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  La lingva situacio kaj leĝaro en Moldavio (france)



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com