François Ravaillac
El Vikipedio
François RAVAILLAC (naskiĝis en 1578 - mortis per ekzekuto la 27-an de majo 1610) estis la murdinto de la franca reĝo Henriko la 4-a. La murdo okazis la 14-an de majo 1610.
Li naskiĝis en Touvre, apud Angulemo, en malriĉa familio. Li komencis sian vivon kiel servisto, poste kiel instruisto.
Li estis tre diotima Katoliko, kaj li provis vane fariĝi Jezuito. En 1609, Ravaillac havis halucinon, kiu petis lin kontakti Henriko la 4-a por propeti la konvertigon de la francaj Protestantoj (la Huguenots). Tamen, la renkonto de la reĝo estis neebla. Plie, li rigardis la novan militon kontraŭ Holando kiel milito kontraŭ la Papo. Dezirante halti la reĝon, li decidis murdi lin.
Dum pluraj tagoj post sia aresto, la kaptito estis senĉese torturita. Li estis finfine ekzekutita la 27-an de majo. Liaj parencaroj estis forcitaj eliri el Francio, kaj jura akto malpermesis la uzon de la nomo "Ravaillac" en la tutan reĝlandon.