Rivero
El Vikipedio
Geografio > Rivero
Rivero prezentas akvomason, kiu fluas en natura fluejo kaj sin nutras per surfacaj kaj subteraj akvoj de sia baseno. Pri la esplorado de riveroj okupiĝas unu el branĉoj de tera hidrologio - rivera hidrologio.
Rivero kun siaj alfluantoj formas riveran sistemon, kies karaktero kaj evoluo dependas de la klimato, reliefo, geologia strukturo kaj amplekso de la baseno (akvokolekta areo). Riveroj dispartigas je montaraj kaj ebenaĵaj (akvodividilo). Montarajn rojojn subeniĝante krutajn deklivojn oni nomas torentoj. Laŭtempaj riveroj nomiĝas Uedoj. Ili troviĝas en Saharo kaj aliaj samklimataj regionoj, estas sekaj, sed plenigas de akvoj post pluvegoj.
Kiam rivero defluas ĉefan branĉon aŭ lagon, oni parolas pri defluanto.
Rivero estas grava elemento de naturmedio: fonto de trinkebla kaj industria akvoj, natura akvovojo, fonto de hidroenergio, hejmo de fiŝoj kaj aliaj organismoj. Akvoj de multaj riveroj, precipe en evoluitaj landoj, estas malpuraj. Oni uzas ĉiajn rimedojn, leĝdonajn, teknikajn, sanitarajn, por limigi kaj eviti trafon de malpuraĵoj en riveroj.
Riveroj, kiuj pasas sur la teritorioj de kelkaj landoj, estas malfermitaj por komercŝipoj (Danubo, Rejno, Kongo). Regulojn de rivernavigado determinas internaciaj traktoj.
Plej longaj riveroj:
Nomo | Longo, km | Nomo | Longo, km |
---|---|---|---|
Amazono (+Ukajalo) | 7,025 | Mekongo | 4,500 |
Nilo (+Kagera) | 6,671 | Amuro (+Ŝilka-Onon) | 4,440 |
Misisipo (+Misuro) | 6,212 | Leno | 4,400 |
Jangzio (Blua rivero) | 5,800 | Kongo (+Lualabo) | 4,320 |
Obo (+Irtiŝo) | 5,410 | Makenzio (+Atabasko) | 4,240 |
Flava Rivero | 4,845 | Nigero | 4,160 |
Parano (+Grande) | 4,700 | Jeniseo | 4,092 |
Aliaj konataj riveroj:
- en Eŭropo: Danubo – Dnepro – Dono - Doŭro - Ebro - Elbo – Garono – Gvadalkiviro - Gvadiano - Humber - Izero - Luaro – Mozelo - Mozo - Neretva - Rejno - Rodano – Sava - Sejno – Skeldo – Taĵo - Tamizo – Tibro – Vistulo - Volgo
- en Azio: Amu-Dario – Arakso – Eŭfrato – Tigriso – Induso – Gango – Sir-Dario – Kura – Ĝejhano – Brahmaputro – Iravadio
- en Afriko: Senegalo – Voltao – Nigero – Zambezo
- en Ameriko: Plata-rivero - Parano – Urugvajo - Jukono – Sankt-Laŭrenco – Kolorado – Rio-Grando – Kolumbio – Orinoko - Misuro
- en Aŭstralio: Murejo – Darlingo
Vd. ankaŭ Nomoj de Riveroj; hispanaj riveroj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://home.comcast.net/~igpl/Rivers.html
- http://www.mlit.go.jp/river
- http://iac.wa.gov/Documents/SRFB/Log_Jam_Report.pdf#search='log%20jams%20and%20salmon'
- http://www.srbc.net/about.htm
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Riverdelto
- Estuaro
- Forkiĝo (rivera)
- Kanalo
- Trosekeco
- Ponto
- Pramo, Pramŝipo
- Vadejo
- Tunelo
- Listo de riveroj en Germanio
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |