Itala lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala
Itala lingvo (Italiano) | ||
---|---|---|
Parolata en: | Italio,San Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentinio, Brazilo, Meksiko, Venezuelo | |
Denaskaj parolantoj: | proksimume 70 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por: | proksimume 55 milionoj | |
Lingvistika klasifiko: |
Hindeŭropa
|
|
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en: | Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando | |
Reguligita de: | Accademia della Crusca | |
Skribo: | latina | |
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1: | it | |
ISO 639-2: | ita (B) | ita (T) |
SIL: | ITN |
Specimeno | |
---|---|
La Patro Nia
Padre nostro che sei nei cieli, |
La itala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. La itala devenas de la latina vulgara dum 500–1000, la jarcentoj post la disfalo de Romio, kiam la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de tiuj de Francio kaj Iberio. La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio. La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Kuriozaĵo
- La itala lingvo estas ankaŭ konata kiel "la lingvo de mensogoj".
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Vortaroj en la katalogo DMoz