Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Portugalio - Vikipedio

Portugalio

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Portugalio


Flago de Portugalio

Emblemo de Portugalio

República Portuguesa
Portugalio

Situo de Portugalio en Eŭropo

Bazaj informoj
Oficiala lingvo portugala
Ĉefurbo Lisbono (2.062 mil)
Areo la 109-a en la mondo 92.391 km2
Loĝantaro la 75-a en la mondo 10.524.145 (2004)
Loĝdenso 114 loĝantoj/km2
Monunuo Eŭro
MEP 109 miliardoj $.
Horzono UTC
Interretkodo .pt
Landokodo PT
Telefona landoprefikso +351
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Aníbal Cavaco Silva
Ĉefministro José Sócrates
Nacia himno A Portuguesa
Administra
divido
18 distriktoj
kaj 2 aŭtonomaj regionoj

Portugalio estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.

Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.

Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj devigis Hispanion redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Enhavo

[redaktu] Historio

Pli detalajn informojn legu en la speciala artikolo: Historio de Portugalio


Sur la teritorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.

La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.

Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.

Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.

Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspanzo, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.

Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.

Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.

Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

[redaktu] Politiko

Pli detalajn informojn legu en la speciala artikolo: Politiko de Portugalio


Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.

Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.

Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

[redaktu] Administra divido

Portugalio havas 18 distriktojn:

 
Distriktoj de Portugalio
Flago de Portugalio
Federaciaj ŝtatoj: Avejro | Beĵa | Braga | Bragança | Castelo Branco | Koimbro | Évora | Faro | Guarda | Leiria | Lisbono | Portalegre | Porto | Santarém | Setúbal | Viana do Castelo | Vila Real | Viseu
Aŭtonomaj regionoj: Acoroj | Madejro | Sovaĝaj insuloj

Laŭ reformo el la jaro 2004 la distriktoj malaperu kaj la teritorio estu dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio depende de la nombro de loĝantoj.

[redaktu] Geografio

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta monto de kontinenta parto de la lando estas Mondego (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur Acoroj – [[Monto Pico]] (2351 m super marnivelo).

Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.

Inter la plej signifaj riveroj en Portugalio troviĝas Taĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.

Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11°C vintre kaj 22 °C somere.

[redaktu] Ekonomio

Antaŭ plinombriiĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.

Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.

Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.

En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.

[redaktu] Loĝantaro

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.

Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.

Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.

[redaktu] Kulturo

[redaktu] Esperanto en Portugalio

Pli detalajn informojn legu en la speciala artikolo: Portugalio:Esperanto-movado


[redaktu] Vidu ankaŭ


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Portugalio sub la gloso Portugal





Flago de NATO NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) Flago de NATO
BelgioBritioBulgarioĈeĥioDanioEstonioFrancioGermanioGrekioHispanioHungarioIslandoItalioKanadoLatvioLitovioLuksemburgoNederlandoNorvegioPollandoPortugalioRumanioSlovakioSlovenioTurkioUsono




Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com