Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Germana Regno - Vikipedio

Germana Regno

El Vikipedio

Germana Regno estis la nomo de Germanio resp. la ĉefa germana ŝtato tiutempa.

  • Ĝis 1806 ekzistis la t.n. Sankta Romia Regno de Germana Nacieco, kiun oni mallonge nomas foje ankaŭ Germana Regno.
  • En 1871 fondiĝis la Germana Regno, kiu estis nomata ankaŭ Germana Imperiestra Regno. Tiu ŝtato pluekzistis, sub la sama nomo, ankaŭ post la respublikiĝo en 1919 kaj
  • la ekregado de Adolf Hitler en 1933. La nacisocialistoj tamen post la aneksado de Aŭstrio ŝanĝis la nomon al Grandgermana Regno. La nomo Tria Regno estas pli malnova ol la nacisocialista reĝimo, kaj ankaŭ la reĝimo mem fine ne preferis ĝin. Tamen la esprimo Tria Regno estas enradikiĝinta por la tempo de 1933 ĝis 1945. Pro ĝi, la nomo Regno havas iom malbonan famon en Germanio, same kiel la germana vorto (Reich) en aliaj landoj, kvankam nejuste.

La nuna germana ŝtato estas ne "posteulo" de tiu Germana Regno, sed la sama ŝtato. La nuna Federacia Respubliko Germanio do estas iel fondita jam de Otto von Bismarck en 1867 sub la nomo Nordgermana Federacio. En 1973 la federacia konstitucia kortumo klarigis tion: en 1945 la germana ŝtato ne dissolviĝis, sed fariĝis nur neaktiva. En 1949 oni donis al tiu ŝtato novan organizon, same kiel en 1919 oni nur donis novan organizon al jam ekzistanta ŝtato.

Cetere, la esprimoj regno kaj federacio estas sufiĉe elŝanĝeblaj en la germana konstitucia historio. Ekzemple, la preamblo de la konstitucio de la Germana Regno el 1871 diris ke la prusa reĝo kiel estro de la Nordgermana Federacio kaj la sudgermanaj monarkoj fondis eternan federacion. En tiu konstitucio la Federacia Konsilio nomiĝis tiel, kvankam la ŝtato mem nomiĝis regno kaj la parlamento Reichstag.

[redaktu] Jura klarigo

La supre esprimita opinio pri la jura identeco de la Germana Regno kaj Federacia Respubliko Germanio baziĝas sur decido de ties Federacia Konstitucia Kortumo de la 31-a de julio 1973. Ĝi verŝajne ne respondas al la identeco-sento de la plej multaj germanoj. Ankaŭ en aliaj landoj ĝi ne nepre estas la komuna opinio, kiel montras la alilingvaj vikipedioj, el kiuj nur la germana esprimas ĝin.


[redaktu] vidu ankaŭ


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.gemeindeverzeichnis.de/gem1900/gem1900.htm?gem1900_2.htm
•  http://www.deutsche-kaiserreich.de
•  http://www.courses.psu.edu/nuc_e/nuc_e405_g9c/berlin/bauten/turbinenhalle.jpg
•  http://www.rootsweb.com/~wggerman/map/germanempire.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com