Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Irlando - Vikipedio

Irlando

El Vikipedio

Tiu ĉi artikolo estas sole pri la plena insulo, nomata Irlando.
Estas ankaŭ artikoloj pri la landoj nomataj Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando.
Lokigo de la insulo Irlando
Pligrandigu
Lokigo de la insulo Irlando
Bildo de Irlando prenita de NASA-satelito je 4 jan 2003
Pligrandigu
Bildo de Irlando prenita de NASA-satelito je 4 jan 2003

Irlando (irlandlingve Éire [EJ-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konoĥto. La insulo enhavas la Respublikon de Irlando (kiu okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (kiu okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).

La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Carrantuohill (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.

La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.

La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.

[redaktu] Historio de Esperanto-movado

En la fruaj jaroj de Esperanto, Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: James Charles O'Connor kaj Richard H. Geoghegan. Inter la unuaj Esperantistoj de la lando estis M. Fournier, F. R. A. McCormick kaj J. Douglas. La unua Esperanto-Societo estis fondita en 1903 en Dublino. En 1907 estis organizita Irlanda Esperantista Asocio, reorganizita en 1925 per McCormick kaj R. J. P. Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda Esperantisto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj Esperantistoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj Esperantistoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.

[redaktu] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Irlando sub la gloso Ireland


Calluna vulgaris Keltaj nacioj Triskelo

Irlando | Skotlando | Manksinsulo | Kimrio | Kornvalo | Bretonio

Referencartikolo: Keltoj

La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com