Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Historio de Germanio - Vikipedio

Historio de Germanio

El Vikipedio

Priskribon de la historio de Germanio komplikigas la demando, kio estas/estis "Germanio".

Enhavo

[redaktu] Komencoj de germana historio

Dum la unua jarcentro a.K., ĝermanaj triboj migris suden de norda Eŭropo laŭ la Rejno Rivero kaj ĝis la Danubo. Estis militoj inter la romianoj kaj la ĝermanoj. Tacito, romia historiisto, skribis, ke la ĝermanaj viroj estis blondaj kaj virecaj, ke ili estis decaj kaj moralaj en la familia vivo, ke ili estis kuraĝaj kiel militistoj, prudentaj kiel kultivistoj, kaj ili praktikis specon de demokratio. La romianoj fondis multajn urbojn kaj koloniojn ĉe la ĝermanaj triboj, (Treviro, Kolonjo, Majenco, Aŭgsburgo, Ratisbono, Vieno), kaj fine instalis du provincojn kun la nomo Germania (supra kaj malsupra). Sed ili neniam konkeris la tutan teritorion loĝatan de ĝermanoj.

En 450, Atilo kaj la hunoj invadis Ĝermanion. Tiam multaj slavoj migris en Orientan Ĝermanion, kaj multaj ĝermanoj, la vizigotoj, la burgondoj, kaj la frankoj, migris en Francion. En 486, Kloviso fondis la Frankonan Regnon, kaj je 800, Karlo la Granda fariĝis imperiestro de Romio. Lia "ĉefurbo" (preferata restadejo) estis Aĥeno.

La etnogenezo, la estiĝo de la "germana popolo", estis longdaŭra procezo. Post la partigo inter romanidlingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.

En 962, la sakso Otto la 1-a la Granda atingis kiel la unua orientfrankona reĝo la imperiestran titolon. Post diversaj dinastioj la Habsburgoj, interalie dukoj de Aŭstrio, longan tempon havis la imperiestrecon, preskaŭ sen interrompoj de 1438 ĝis 1806.

[redaktu] Nov-epoko

Depost 1517, Martino Lutero provis reformi la katolikan eklezion, el kio rezultis la ĉefa skolo de la protestantismo en Germanio. Inter 1618 kaj 1648, dum la Tridekjara milito inter la Katolikoj kaj la Protestantoj, du milionoj da homoj mortis, kaj la loĝantaroj falis de 13 milionoj ĝis nur 11 milionoj. Daŭriĝis la tendenco, ke Germanio fariĝis miksaranĝo de centoj da malgrandaj princlandoj kaj graflandoj kun nur malmulte da povo por la imperiestro.

La ĉefa povo en Germanio restis ĝis 1866 Aŭstrio regata de Habsburgoj, sed ek de la 18a jarcento leviĝis unu nordgermana regno al konkurenceco. Prusio, dum la 30jara milito ankoraŭ viktimo de tramarŝantaj fremdaj trupoj, dum la regado de la Granda Princo-Elektanto Friedrich Wilhelm (1640-1688) kaj precipe la dua prusa reĝo Friedrich Wilhelm 1-a (1713-1740) esence prigrandigis sian armeon. Lia filo Friedrich 2-a, Frederiko la Granda (1740-1786) uzis tiun armeon por kapti Silezion, riĉan provincon de Aŭstrio. Per tio komenciĝas periodo de pluraj militoj pri Silezio, grandparte kun internaciaj sekvoj.

Post la Franca Revolucio (1789), Napoleono la 1-a de Francio kaptis multajn landojn en Eŭropo kaj ankaŭ grandan parton de Germanio, dum la restajn ŝtatojn li provis dependigi de li. Germanio do partiĝis al

  • teritorioj integritaj en la Francan Imperion mem, t.e. ĉefe Rejnlando kaj poste grandaj partoj de norda Germanio;
  • la Napoleone kontrolita "Rejna Konfederacio", kun mezgrandaj ŝtatoj parte kreitaj sub influo de Napoleono mem, ekzemple Badeno kaj Vurtembergo;
  • kaj la du sendependaj regnoj Prusio kaj Aŭstrio, kiuj post militaj malvenkoj tamen fariĝis partoj de la granda Napoleona alianco.

Nur post la malvenko de Napoleono kontraŭ Rusio en 1812 la germanaj regnoj povis en la Liberigaj Militoj, kun brita helpo, venki la francajn invadintojn tute (fine en 1815 ĉe Waterloo apud Bruselo).

La epoko de Napoleono signifis okupacion kaj elrabadon, sed ankaŭ enkondukon de modernaj institucioj kiuj antaŭenigis precipe la tradiciismajn okcidentajn partojn de Germanio. Krome, la okupacio kreis kaj plifortigis nacian senton. Dum la Kongreso de Vieno de 1815 la eŭropaj regantoj nove ordigis la mapon, precipe tiun de Germanio. En la nova Germana Federacio troviĝis "nur" 39 ŝtatoj, kun Aŭstrio kiel prezidanto de la Federacio kaj Prusio kiel due plej forta potenco. La aliajn ŝtatojn, precipe la iom grandajn kiel Hanovrio kaj Bavario, oni nomis "la tria Germanio".

Post la reordigo de Germanio estiĝis protestaj ondoj, kiuj vidis en la Germana Federacio instrumenton de la jamaj regantoj por subpremi opoziciajn tendencojn, interalie naciismon, liberalismon kaj movadon por demokratio. Kulmino estis la Revolucio de 1848, kun Nacia Asembleo en la Paŭlo-preĝejo en Frankfurto, kiu fine fiaskis unu jaron poste ĉar Prusio ne akceptis la imperiestran kronon el la manoj de la Nacia Asembleo.

[redaktu] Unuiĝo (ekde 1871)

La unuiĝo de Germanio okazis en la epoko de la prusa ĉefministro (ekde 1862) Otto von Bismarck. Kiam Prusio kun aliaj nordgermanaj ŝtatoj forlasis la Germanan Federacion en 1866, ĉar diversaj provoj pri unuiĝo ne sukcesis, Aŭstrio kun precipe sudgermanaj aliancanoj deklaris la militon. Prusio venkis en julio 1866 apud Königsgrätz en Bohemio, aneksis plurajn malamikajn germanajn ŝtatojn sed lasis Aŭstrion, kaj en 1867 instalis Nordgermanan Federacion sub prusa gvido.

Kiam en 1870 la franca imperiestro Napoleono 3-a atakis Prusion, la sudgermanaj ŝtatoj kontraŭ la supozo de Napoleono aliĝis al la prusaj armeoj. Dum la milito (1870/1871) fondiĝis la (dua) Germana Regno, per la aliĝo de la sudgermanaj ŝtatoj al la Nordgermana Federacio, kiu ricevis novan nomon en nova konstitucio.

La Regno akiris depost 1884 kelkajn koloniojn, precipe en Afriko, sed post longdaŭra investa fazo Germanio perdis ilin, antaŭ ol la investoj alportis grandajn fruktojn, dum la Unua mondmilito (ĉefe en 1916).

En la Unua mondmilito (1914-1918), kaŭzita interalie pro atenco fare de serbaj teroristoj, aŭstra persekutemo, rusa mobilizacio, franca konfirmo de la alianco franca-rusa kaj la germana invado de Belgio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario kiel la "centraj povoj" batalis kontraŭ brita-franca-rusa alianco. Proksimume 1 600 000 germanoj mortis en la milito.

Post armistico la 11-an de novembro 1918 la okcidentaj aliancanoj interkonsentis pri paco-regularo (Traktato de Versailles, junio 1919), kaj devigis la germanan registaron subskribi. Germanio perdis la koloniojn, grandajn teritoriojn kaj la liberecon memstare organizi sian armeon. La nove instalitan Ligon de Nacioj (1920) ĝi rajtis aliĝi nur en 1926.

[redaktu] Respubliko (ekde 1919)

1925
Pligrandigu
1925

La komenco de tiu epoko estis tre malorda, ekigita de la malsubmetiĝo de la armea ŝipanaroj en Kiel, kaj karakterizita de pluraj provoj de socialismaj-komunismaj-anarĥiismaj revolucioj: vidu Spartakistoj, Bavaria Respubliko de Konsilantaroj - ktp. Jam la 9-an de novembro 1918 la imperiestro Wilhelm 2-a estis devigita abdiki. Nacia Asembleo de februaro ĝis aŭgusto 1919 elektis iel provizoran registaron, regnan prezidenton (Friedrich Ebert, socialdemokrato) kaj faris novan konstitucion. Pro la kunven-urbo Weimar ĝi estis nomata Konstitucio de Weimar, la Germana Regno ankaŭ Respubliko de Weimar. Jam en la unuaj parlamentaj balotoj en junio 1920 la diversaj demokrataj-respublikemaj partioj perdis la plimulton kaj dum la tuta periodo ĝis 1933 ne reakiris ĝin. Ĉefe regis koalicioj de la liberaluloj kun la katolika partio, sub protekto de la Regna Prezidento kaj foja parlamenta subteno de resp. socialdemokratoj, dekstraj liberaluloj kaj konservativuloj. (ankaŭ Dawes-plano)

Depost 1929 la situacio fariĝis pli kaj pli senespera, pro ekonomia krizo kaj politika pliradikaliĝo. Post diversaj ĉefministroj la Regna Prezidanto Paul Von Hindenburg fine konsentis en 1933 nomumi la estron de la nacisocialisma partio, Adolf Hitler, ĉefministro, ĉar Hitler promesis post novaj balotoj havi parlamentan plimulton komune kun partoj de la konservativuloj.

Pri militistaj aferoj vidu ankaŭ: Soveta-germana kooperado

[redaktu] Regado de la nacisocialismo (ekde 1933)

Hitler misuzis sian povon por forigi ĉian eblan opozicion politikan. Partioj estis malpermesitaj aŭ devigitaj al dissolvo, kontraŭuloj metitaj en malliberejojn aŭ t.n. koncentrejojn, la germanaj regionaj ŝtatoj metitaj sub kontrolon de regnaj komisaroj. Tiun evoluon ("samdirektigo") li perfektigis en 1934 post la morto de Hindenburg, farante sin "gvidanto (Führer) kaj regna kanceliero" (ĉefministro). Dum la sekvaj jaroj li preparis Germanion por estontaj milit-iradoj, interalie ĉar lia politiko kostis monon kiun li intencis rabi eksterlande.

Per premo kaj interkonsentoj li kapablis aligi interalie Aŭstrion (marto 1938) kaj la germanlingvajn partojn de Ĉeĥoslovakio (oktobro 1938) al la Regno, sed lia intenco estis la konkerado de multe pli vastaj partoj de Eŭropo. Jam en marto 1939 germanaj trupoj invadis Ĉeĥion. Tiam ne okazis milita batalo nur tial, ĉar pro la minaco detrui Pragon kaj aliajn urbojn per bombaviadiloj la ĉeĥa prezidento ordonis al la armeo ne rezisti. Kiam la 1-an de septembro germanaj trupoj invadis Pollandon, la polaj aliancanoj Britio kaj Francio deklaris al Germanio la militon, dum la tiama germana aliancano Stalin konkeris la orientan parton de Pollando.

Dum la Dua mondmilito (1939-1945) Germanio okupadis la plej grandajn partojn de okcidenta kaj centra/orient-centra Eŭropo aŭ havis tie aliancanojn, interalie Italion; la trupoj atingis la Pireneojn, Nordan Kabon, Kaŭkazon, Nordan Afrikon kaj preskaŭ Moskvon. Tamen Britio komune kun Sovet-Unio kaj Usono (ambaŭ ekde 1941) sukcesis devigi Germanion al senkondiĉa kapitulacio la 8-an resp. 9-an de majo 1945.

La regado de Adolf Hitler kostis la vivon al milionoj da homoj, unue en Germanio mem, poste ankaŭ la okupitaj landoj. Tio kaj la milito mem kaŭzis grandajn ŝoviĝojn en la socio. - Plej ofte menciatas kiel viktimoj de tiu regado estas la ses milionoj mortigitaj judoj (Vidu ankaŭ Genocido), sed ankaŭ ciganoj, gejoj kaj multaj politikaj, religiaj aŭ aliaj kontraŭuloj de la reĝimo estis malliberigitaj aŭ mortigitaj. Al kiuj oni aldonu ankaŭ la frenezulojn kaj handikapulojn viktimaj de eŭtanazio programo "Aranĝo T4". En ĉiuj okupitaj landoj okazis priraboj kaj detruoj, kvankam kelkaj landoj pli suferis (ĉefe en orienta Eŭropo) ol aliaj.

[redaktu] Post la Dua mondmilito (ekde 1945)

Dum kaj post la milito Sovet-Unio kaj helpantoj en Pollando, Ĉeĥoslovakio forpelis 15 milionojn da germanoj el orienta Eŭropo kaj el orientaj partoj de Germanio ĝis la linio de Odro kaj Niso. Minimume 2,6 milionoj da germanoj perdis la vivon. Laŭ taksoj, du milionoj da germanaj virinoj estis seksperfortigitaj de sovetaj soldatoj. Pollando aneksis proksimume kvinonon de Germanio kaj nomis ĝin "re-akirita", ĉar jarcentojn antaŭe slavoj vivis tie. La norda parto de Orienta Prusio estis aneksiita de Sovet-Unio kaj apartenas nun al Rusio.

La bombado kontraŭ germanaj urboj, per kiuj Britio (kaj poste Usono) regalis germanajn atakojn kaj ankaŭ laŭaserte provis ribeligi la germanojn kontraŭ la reĝimo de Hitler, mortigis duonan milionon da homoj, detruis preskaŭ ĉiun iom grandan germanan urbon, grandajn bibliotekojn kaj aliajn kulturajn trezorojn.

La kvar aliancanoj Usono, Sovet-Unio, Britio kaj Francio dividis la restan Germanion en okupadajn teritoriojn. Ĉar Sovet-Unio ne efektive kunlaboris kaj plialtigis siajn postulojn, la okcidentaj okupantoj donis al la germanoj en la koncernaj teritorioj la permeson fondi propran, okcident-germanan ŝtaton. Dume Sovet-Unio kreadis "popolan movadon" por fondi germanan ŝtaton sub kontrolo de la komunistoj. De majo ĝis septembro 1949 establiĝis Federacia Respubliko Germanio (FR Germanio), kun Bonn kiel ĉefurbo, iom poste en la orienta parto de Berlin ŝtato kun la nomo Germana Demokratia Respubliko (GDR).

[redaktu] Du ŝtatoj en Germanio (1949-1990)

Ambaŭ ŝtatoj postulis esti la morala reprezentanto de la tuta germana popolo, sed ekde 1966 GDR akcentis la malsamecon de sia "socialisma soci-ordo" al la "kapitalista-venĝisma reĝimo" en okcidento. En sia tria konstitucio, el 1974, GDR forigis la lastajn aludojn al tutgermana komuneco.

La politiko de la komunistoj de la Socialisma Unuec-Partio de Germanio (unue sub Walter Ulbricht, poste Erich Honecker) kaŭzis grandan fuĝadon al okcidento, pro kio jam en 1949 estis starigitaj limoj inter la teritorio de GDR kaj la okcidento. En 1961 la komunistoj malebligis ankaŭ la fuĝon pere de Berlin, konstruante muron inter "Berlin, ĉefurbo de GDR" kaj la okicidentaj, liberaj partoj de la urbo. Ĝis tiu dato preskaŭ tri milionoj da homoj estis forlasintaj la teritorion de GDR.

En FR Germanio evoluiĝis la germana demokratio, kiu en la Respubliko de Weimar ne havis la eblecon por tio. La unuajn dudek jarojn regis la kristandemokrata unio kun diversaj koaliciaj partioj, la plej longan tempon kun ĉefministro Konrad Adenauer (ekde 1949). Lin sekvis Ludwig Erhard (ekde 1963) kaj Kurt Georg Kiesinger (ekde 1966).

En 1969 la socialdemokrato Willy Brandt ekregis kune kun la liberala partio, en 1974 tiun koalicion transprenis Helmut Schmidt. La kristandemokrato Helmut Kohl en 1982 faris novan kolicion kun la liberaluloj kaj ĉefministris ĝis 1998. Ekde tiam regas la socialdemokrato Gerhard Schröder komune kun la verduloj sub Joseph Martin Fischer ("Joseph Martin Fischer"), ministro pri eksteraj aferoj.

[redaktu] Reunuiĝo (1990)

La divido inter okcidento kaj oriento komencis ĉesi la 9-an de novembro 1989, kiam malgranda mallertaĵo de reprezentanto de la komunistoj kredigis al la GDR-germanoj ke ekde nun ili rajtas libere vojaĝi eksterlanden. Antaŭe oni ankoraŭ timis ke la GDR-diktaturo defendas sin simile kiel la ĉinaj komunistoj en la somero de la sama jaro. Liberaj balotoj la 18-an de marto 1990 venigis demokratan registaron sub Lothar De Maiziere. Post interkonsento kun la kvar okupaciaj potencoj, la 3-an de oktobro 1990 la regionaj ŝtatoj de GDR aliĝis al FR Germanio.

Hodiaŭ, la reunuiĝinta Germanio estas moderna, prospera, influa ŝtato en la Eŭropa Unio.

Tamen problemoj restas en la iama GDRa teritorio, materiaj (sendungeco estas po 18,5% en orienta Germanio, kompare kun 8,4% en la okcidenta, kaj la averaĝa enspezo 17.500 Eŭroj, kompare kun 27.700 en la okcidenta parto), kaj spiritaj, interalie pro elreviĝo flanke de la orientuloj, kaj ofte diratas, ke "la muro pluekzistas en la kapoj". Mistaksado reciproke ekzistas inter la Wessi-oj (okcidentulaĉoj) kaj la ossi-oj (orientulaĉoj). Post la nunaj neoliberalismaj reformoj opiniesploro konstatis, ke nur 39 % inter la orientgermanoj kontentas pri "kapitalismo" kaj, ke 76 % inter ili opinias, ke "socialismo"" estas bona ideo, kiu estis misaplikita.

Ŝanĝiĝis la ekstera politiko: dum en la Malvarma milito necesis sin prepari kontraŭ atako el orienta Eŭropo, nun germanaj soldatoj unuafoje post la Dua mondmilito servas eksterlande en danĝeraj misioj. En 1999, rilate al la Kosovo-milito, Germanio unuafoje denove militis. Germanaj soldatoj servas cetere en Afganistano, sed ne en Irako.

[redaktu] Rilataj temoj

Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://spravka.gramota.ru/offdocs.html?id=85
•  http://www.pep.com.cn/200406/ca416196.htm
•  http://www.rootsweb.com/~deubadnw/history/maps/maps.htm
•  http://www.fvdes.com/stamps/naziweb/nazi_education_stamps.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com