Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Konstanca Lago - Vikipedio

Konstanca Lago

El Vikipedio

Mapo

datoj
nomo: Konstanca Lago
situo: orienta Svislando
suda Germanio
Vorarlberg
Alfluantoj: Rejno
krom tio: Bregenzer Ach,
Argen, Steinach, Schussen
defluanto: Rejno
grandaj urboj ĉeborde: D: Konstanz, Radolfzell,
Überlingen, Meersburg,
Friedrichshafen, Lindau
A: Bregenz, Hard
CH: Rorschach, Romanshorn,
Arbon, Kreuzlingen
interesaĵoj: plej granda lago en la germanparola areo
datoj
surfaco: 536 km²
maksimuma profundo: 254 m
meza profundo: 90 m
volumeno: 48,5 km³
alto super maro: 395,23 m
plej longa ĉe: 63 km
plej larĝa ĉe: 14 km
akvokolekta areo: 11.500 km²
meza jara
akvolivero:
ĉ. 370 m³/sec
borda longo: tute: 273 km
D: 173 km
Baden-Württemberg: 155 km
Bayern: 18 km
A: 28 km (Vorarlberg)
CH: 72 km (SG/TG)
fotoj

La Konstanca Lago situas en la trilanda regiono inter Aŭstrio, Germanio kaj Svislando. Ĝin trafluas rivero Rejno.

La regiono de la lago estas germanlingva, pli precize alemana. La germana nomo de la lago estas Bodensee [BOdnze]. La areo de la lago estas administrata komune de la tri bordaj ŝtatoj; ne ekzistas oficialaj limoj sur ĝi. La kaŭzo estas, ke ĝis la Vestfalia Paco la tuta lago apartenis al la Germana Regno, kaj la packontrakto ne provizis reguladon de la surlaga limo.

La lago konsistas el du partoj, supra kaj malsupra; la parto de Rejno, kiu ligas ilin (ĉe Konstanco/Kreuzlingen), longas nur kvar kilometrojn, tial oni parolas pri unu lago. Ĝi havas areon de 536 km² kaj estas nur malmulte malpli granda ol Lemano. Ĝia volumeno de 48,5 km³ tamen konsiderinde malsuperas tiun de Lemano. Ĝia longo estas 63,3 km, ĝia alto super marnivelo estas mezume 395 metroj. Ĝia pleja profundo estas 253 metroj.

En la lago estas du iom grandaj insuloj, Mainau kaj Reichenau, kiuj apartenas al Germanio.

Ĉar la regiono norde de la lago ne estas riĉa je akvofontoj, la lago provizas trinkan akvon por multaj urboj, interalie por Stutgarto, kiu distancas pli ol 100 km. La akvo estas ĉerpata en profundeco de 60 m apud Sipplingen.

La lago ĝuas relative mildan klimaton kaj malofte dumvintre formas firman glacitavolon. Kkde la jaro 875 oni nombris nur 33 tiajn vintrojn; la lasta estis en 1963. Tia glacitavolo estas eta administra problemo, ĉar ĝi ebligas piediran var-trafikon inter Germanio kaj Svislando kaj tiel eviton de doganpago. En 1963 oni efektive metis dogankabaneton sur la glacion.

[redaktu] Subakva sporto

Subakve naĝi en la Konstanca Lago estas samtempe alloge kaj postuleme. La plej multaj subakvaj naĝejoj troviĝas en la norda parto de la lago (Überlingen, Ludwigshafen, Katharinenschlucht kaj aliaj), iuj malmultaj ankaŭ en la sudo. Oni nepre devus naĝi sub gvidado de spertaj subakvistoj de loka subakvula lernejo aŭ sperta pri lokaj cirkonstancoj. Interesaj vrakoj kaj iom grandaj fiŝoj troviĝas en profundo de 45 m kaj pli, kien eblas iri nur kun speciala ekipaĵo. Jam ekde 10 metroj la akvo – ankaŭ somere – havas nur malmultajn gradojn super nul, kaj oni devas eviti glaciiĝon de la spirilo. Por certigi la sekurecon de subakva naĝado en la Konstanca Lago instaliĝis la asocio Arbeitskreis Sicheres Tauchen im Bodensee, el membroj de diversaj subakvistaj organizaĵoj.

[redaktu] Gravaj urboj

  • Aŭstrio: Bregenz, Hard
  • Germanio: Friedrichshafen, Konstanco, Lindau, Meersburg, Radolfzell, Überlingen,
  • Svislando: Arbon, Kreuzlingen, Romanshorn, Rorschach


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com