Malneta Enlanda Produkto
El Vikipedio
Lokumo | Ŝtato | MEP (miliardoj da usonaj dolaroj) |
---|---|---|
1 | Usono | 10.881,6 |
2 | Japanio | 4.326,4 |
3 | Germanio | 2.400,7 |
4 | Britio | 1.794,9 |
5 | Francio | 1.748,0 |
6 | Italio | 1.465,9 |
7 | Ĉinio | 1.409,9 |
8 | Hispanio | 836,1 |
9 | Kanado | 834,4 |
10 | Meksiko | 626,1 |
Mondo | 36.356,5 | |
Fonto: Monda banko |
La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo.
Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.
Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.
[redaktu] por legi statistikojn, alilingve:
- angle, hungare: GDP
- dane: BNI
- france: PIB
- germane: BIP
- nederlande: BNP
- portugale: PIB
[redaktu] Vidu ankaŭ
- MNP (Malneta Nacia Produkto)
- Malneta Enlanda Produkto po kapo
- Konjunkturo