Konstitucio (Germanio)
El Vikipedio
Germanio havas malnovan politikan historion, kvankam la historio de moderna konstitucio kompreneble limiĝas nur al la historio de proksimume la pasintaj ducent jaroj. La nuna germana konstitucio estis akceptita en 1949.
Enhavo |
[redaktu] Malnova Regno
Oni povas fiksi la komenciĝon de la germana politiko je diversaj tempopunktoj. En 800 p.K. la estro de la frankona regno Karolo la Granda estis nomita imperiestro. En 843 la regno estis dividita en orientan kaj okcidentan parton. Tiu okcidenta parto en 911 ricevis unuafoje reĝon kiu ne venis el la dinastio de Karolo, nome Konrado Unua.
La Sankta Romia Regno de Germana Nacieco (tiel la fina nomo), kiu estis dissolvita en 1806 sub premo de Napoleono, ne havis unu tekston kiel konstitucion, sed ja ekzistis diversaj leĝoj kun tiu funkcio.
[redaktu] 19-a jarcento
En 1815 la germanaj teritorioj alianciĝis en t.n. Germana Ligo, kiu esence estis la samo kiel la regno, nur iom pli bone organizita.
Provo en 1848/1849 aranĝi Germanion kiel unuecan, konstitucian monarkion, fiaskis. La prusa reĝo ne akceptis la proponitan germanan kronon.
Post kiam Prusio kun siaj aliancanoj en 1866 forlasis la Federacion (kaj venkis en la German-Germana Milito kontraŭ Aŭstrio k.a.), tiuj forlasintaj ŝtatoj fondis Nordgermanan Federacion.
La Germana Regno, proklamita en 1871 en Versailles post la venko kontraŭ la napoleona atako, estas fakte tiu Nordgermana Federacio. Aliĝis la sudgermanaj ŝtatoj, kaj oni iom ŝanĝis la konstitucion.
En tiu Germana Regno, la ĉefministro estis nomita de la Federacia Konsilio (estrata de la prusa reĝo, kiu estis samtempe germana imperiestro). Tamen la parlamento ('Reichstag') havis gravan influon, ĉar ĝi okupiĝis pri la leĝoj kaj la ĉiujara ŝtata budĝeto. Sed por - ekzemple - ŝanĝi la konstitucion, oni bezonis la konsenton de la Federacia Konsilio, en kiu membris nur la germanaj princoj (kaj la reprezentantoj de la Liberaj Urboj kiel ekzemple Hamburgo).
[redaktu] Respubliko 1919–1933
Jam fine de la Unua mondmilito la imperiestro allasis ŝanĝojn en la konstitucio, por doni al la parlamento la esencan influon al la nomumo de nova ĉefministro. Sed jam du semajnojn poste, la 9-an de novembro 1918, la imperiestro devis abdiki.
La principaj demandoj estis jam deciditaj (respubliko, federacia sistemo), kiam kunvenis en Weimar 1919 la anoj de la Nacia Asembleo. Ili ellaboris konstitucion laŭe. La rezulta respubliko nomiĝis la Vajmara Respubliko.
Adolf Hitler ekde 1933 per specialaj leĝoj efektive malfunkciigis la konstitucion kaj regis diktatorece.
[redaktu] Malvarma milito
En 1949 estiĝis du novaj germanaj konstitucioj, kiuj iĝis bazoj de Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko.