Bonn
El Vikipedio
Areo: proksimume 141 km²
Situo: 50°43’ NO, 7°6’ OR
Enloĝantoj: proksimume 301.000 (en la jaro 2000)
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Bonn estas urbo en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, situanta ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Rejno. Ĝi havas pli ol 2.000-jaran historion kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio.
De 1949 ĝis 1990 Bonn estis ĉefurbo de Federacia Respubliko Germanio. Ĝis 1999 ĝi restis sidejo de la germana registaro. Malgraŭ la translokiĝo de la parlamento (Bundestag) kaj de partoj de la registaro al Berlino, daŭre 6 germanaj ministerioj havas sian ĉefan sidejon en Bonn; pliaj ministerioj havas duan sidejon tie.
En Bonn naskiĝis en 1770 Ludwig van Beethoven.
[redaktu] Esperantistoj el Bonn
Ĉi tiu artikolo pri "Bonn" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.