Danubo
El Vikipedio
|
||||
---|---|---|---|---|
...fluante tra Budapeŝto | ||||
Longeco | 2.888 km | |||
Alteco de la fonto | 1.078 m | |||
Meznombra trafluo | 6.500 m³/s | |||
Akvokolekta areo | 817.000 km² | |||
Alfluanto(j) | ... | |||
Mem alfluas al | Nigra Maro (Rumanio kaj Ukrainio) |
|||
Larĝeco de la enfluejo | (delto) | |||
Rivero en Eŭropo |
La Danubo estas la dua plej longa eŭropa rivero (krom la Volgo). Ĝia fonto estas en Germanio, poste ĝi transiras Aŭstrion (ĉe Vieno), Slovakion (ĉe Bratislava), kaj Hungarion (Budapeŝto). Poste ĝi fluas tra Serbio (ĉe Beogrado).
La rivero estas la landlimo inter Rumanio norde kaj Bulgario sude. Jen ĝi eniras en Rumanion, tie ĝi estas parto de la ukrajna landlimo kaj sin ĵetas en la Nigran Maron pere de granda delto, kiu estas vasta natura protektejo.
Ĝi estas la sola grava eŭropa rivero, kiu fluas de okcidento al oriento. Ĝi fontas en Germanio, en la Nigra Arbaro el kuniĝo de du riveretoj Brigach kaj Breg ĉe Donaueschingen, kaj de tie ĝi fluas 2 850 km sudorienten al la Nigra Maro. Ĝi trafluas 10 landojn, sed la akvokolekta areo tuŝas pliajn 7 landojn.
Ĝi estas grava internacia ŝipvojo. La tutmaso de la liveritaj varoj sur la Danubo en 1987 superis 100 millionojn da tunoj. Ekde 1990 la liverado iĝis pli malfacila, ĉar la NATO bomb-detruis 3 pontojn en Serbio. Oni forigis la detruaĵojn tute nur en 2002. (Komisiono de Danubo)
En la rivero naĝis ĝis al Bratislavo la huzo, ĝis oni konstruis la akvoenergian centralon ĉe Ferpordo-interkrutejo (1964-1971) inter Rumanio kaj Jugoslavio.
[redaktu] El Encyclopedia de Esperanto
Danubo. 1. Organo de la rumanaj kaj bulgaraj E-istoj. Bucureşti. Red. D-ro. Robin. Nur skribita en E. Ĝi estis la kunigo de Lumo kaj Rumana E-isto, 1-a jaro okt. 1910 - aŭg sept. 1911-11 kajeroj (12 n-roj) 11xIV+360 p.; 2-a jaro dec. 1911 - julio 1912-6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV.+200 p. 24x16. Krom propagando, kroniko, organizaj kaj lingvaj demandoj D. enhavis modetajn proz- kaj literaturaĵojn. - 2. De majo-junio 1931 aperis ankaŭ D monata gazeto por org. kaj prop. eld. ES "Solidareco", Red. D. Ivanov. 3 kaj po 8 p. 24x16. P. TARNOW.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |