Saksio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Saksio
Flago | |
---|---|
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Dresdeno |
areo: | 18.413 km² |
enloĝantoj: | 4.327.000 (2003-09) |
loĝdenso: | 238 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 3.783 €/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: | 16,5 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: | DE-SN |
oficiala retejo: | www.sachsen.de |
Politiko | |
ĉefministro: | Georg Milbradt (CDU) (ekde 2002-04-18) |
reganta(j) partio(j): | CDU |
124 mandatoj en la landa parlamento ekde oktobro 2004: |
CDU 55, PDS 31, SPD 13 NPD 12, FDP 7,Verduloj 6 |
lasta elekto: | 19-a de septembro 2004 |
sekva elekto: | aŭtune 2009 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
4 voĉoj |
Situo en Germanio | |
Administra subdivido | |
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaĵoj
Origine la Saksoj vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj.
Hodiaŭ Saksio estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat=Republik=Respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saks-Anhaltio (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento.
Grandaj urboj: Lepsiko,Dresdeno, Chemnitz,Zwickau
Aliaj urboj: Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Bautzen, Flöha, Freiberg, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz,Löbau, Meißen, Mittweida, Pirna, Plauen (Vogtland), Radebeul, Tharandt, Zittau,
Montaroj: Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Riveroj: Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,
[redaktu] Administra strukturo
[redaktu] Administraj distriktoj (Regierungsbezirke)
Saksio estas dividita je la administraj distriktoj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.
[redaktu] Regionaj subdistriktoj (Landkreise)
En Saksio ekzistas 22 regionaj subdistriktoj (Landkreise) kaj 7 urboj sen aparteno al regiona subdistrikto.
[redaktu] Eksterregionaj urboj
- Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
- Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
- Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)
- Zwickau
- Plauen (Vogtland)
- Hoyerswerda
- Görlitz (plej orienta urbo de Germanio)
[redaktu] Komunumoj
Saksio konsistas el 520 politike sendependaj komunumoj (2004-03-01). Inter ili estas: 7 eksterregionaj urboj, 33 "Große Kreisstädte" (urboj kun pli ol 20.000 enloĝantoj, kiuj apartenas al subdistrikto) kaj 480 pliaj komunumoj ,urbaj kaj ruraj. Ĉi lastaj ofte fondis administrajn asociiĝojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio
Saksio | |
---|---|
Regionaj subdistriktoj | |
Annaberg ~ Aue-Schwarzenberg ~ Bautzen ~ Chemnitzer Land ~ Delitzsch ~ Döbeln ~ Freiberg ~ Kamenz ~ Leipziger Land ~ Löbau-Zittau ~ Meißen ~ Mittlerer Erzgebirgskreis ~ Mittweida ~ Muldentalkreis ~ Niederschlesischer Oberlausitzkreis ~ Riesa-Großenhain ~ Sächsische Schweiz ~ Stollberg ~ Torgau-Oschatz ~ Vogtlandkreis ~ Weißeritzkreis ~ Zwickauer Land |
|
Eksterregionaj urboj | |
Chemnitz ~ Dresden ~ Görlitz ~ Hoyerswerda ~ Leipzig ~ Plauen (Vogtland) ~ Zwickau |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.hoeckmann.de/imagesdeutsch/sachsen.gif
- http://www.stadtplandienst.de/sachsen.asp
- http://www.statistik.sachsen.de/wahlen/allg/Seite_1.htm