Nordrejn-Vestfalio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Nordrejn-Vestfalio
germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]
Areo: 35.068 km2
Loĝantaro: 17,69 milionoj
Ĉefurbo: Duseldorfo (Düsseldorf)
Aliaj gravaj urboj: Essen, Dortmund, Kolonjo
Aliaj urboj: Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonn, Bottrop, Duisburg, Eschweiler, Gelsenkirchen , Hattingen, Heiligenhaus,Mülheim, Münster, Neuss, Oberhausen, Ratingen,Wuppertal,
Riveroj: Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg, Weser
[redaktu] Historio
Nordrejn-Vestfalio (aŭ Nord-Rejno-Vestfalio) estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lippe.
[redaktu] Administraj aferoj
Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du provincaj komunumligoj nome provinca komunumligo Rejnlando kaj provinca komunumligo Vestfalio-Lipo, kvin regdistriktoj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo, Ostwestfalen-Lippe). La industria regiono Rur-Valo dividiĝas inter la provincoj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj subdistriktoj kaj ekstersubdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr
[redaktu] Movadaj aferoj
En tiu ĉi regiona ŝtato de Germanio aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.
Retpaĝaro de Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo: http://www.esperanto.de/revelo