Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Landnomoj - Vikipedio

Landnomoj

El Vikipedio

Toponimio > Klasifiko de Loknomoj > Landnomoj


Al Landnomoj apartenas nomoj de vastaj loĝitaj areoj: mondpartoj (kontinentoj), landoj, regionoj, provincoj.

---

Landnomoj. Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popolnomoj ĉar estas tute neeble respekti la principon de internacieco nek la principon de simpleco kaj senescepteco.

Oni multe kritikis la duoblan kompromisan procedon, kiun Zamenhof, post kelkaj ŝanceliĝoj, definitive alprenis. Laŭ tiu ĉi procedo la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l' sufikso uj, kiam temas pri la Antikva mondo (Eŭropo, Azio kaj Egiptujo; sed, kiam temas pri la Nova Mondo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio estas la lando, kiu donas sian nomon al la regnano per aldono de l' sufikso an. Tiu ĉi duforma procedo estas ankoraŭ pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la internacieco: kvankam eŭropaj aŭ aziaj, la sensufiksaj nomoj „Nederlando, Holando, Finnlando, Irlando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anamo, Tonkino, Manĉurio, Siberio montras ne la popolon, sed la regnon kaj oni devenigas de ili la popol-nomon: „Nederlandano, Asiriano“ ktp.

Aliflanke oni kontraŭas al internacieco devenigante Italujo el Italo, Portugalujo el Portugalo, Japanujo el Japano. Egiptujo el Egipto, ĉar en la koncernaj lingvoj (kaj ankaŭ en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan procedon.

Por simpligi kaj unuformigi la duoblan Zamenhofan procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte ĉiujn landnomojn sufiksigante ĉiujn nomojn de gentoj aŭ nacianoj kaj rezervante al tiu ĉi signifo la sufikson an, dum oni montrus la loĝantojn, laŭ la konstanta ekzemplo de la naciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj internacie uzata esprimo: „loĝanto en“. Tiu ĉi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efektiva etnografia realeco, kiu montras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jam ekde la antaŭhistoria tempo, ne plu ekzistas. Jam en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, starigis kiel principon, kaj tiu ĉi procedo estas la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero, ĉiam preferinda. Zamenhof mem konsideris ĉi tiun sistemon kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankaŭ aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej taŭga, se ĝi estus ĉiuokaze aplikebla. Fine tre atentinde estas, ke laŭ la interesa rimarko de S-ro Hans Jakob, „en ĉiuj nia Kongresoj oni konstante aŭdas tielajn reciprokajn prezentiĝojn : „Mi estas svedano; li estas francano; ĉu vi estas svisano? Ne, mi estas italano.“ Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia ĝeneraligo kaj unuformigo. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu ĉi alloga procedo prezentas malbonaĵojn kaj precipe la elekto pri la baza landnoma radiko estas malfacila. Ĉu Germaniano, Turkiano, Hispaniano estas taŭgaj vortoj? Ĉu, akceptante formojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Britano, oni ne estos devigata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, ĉar ŝajnas malfacile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Brito. Aliflanke, ŝajnas ke formoj kiel Svedo, Svedano - Norvego, Norvegano - Portugalo, Portugalano - Japano, Japanano - Franco, Francano - Egipto, Egiptano - Hungaro, Hungarano, estas tute taŭgaj el ĉiuj vidpunktoj.

Alian solvon oni proponis, tute konforman al la germanlingva kutimo, kiu plej ofte diferencigas la landnomon je la popolnomo nur per malsama finigo: „Schweiz, Schweizer - Schweden, Schwede - Belgien, Belgier - Polen, Pole ktp.“ Esperanto povus montri la landnomon per la substantiva finiĝo -o kaj la popolnomon per adjektiva finiĝo -a. Bedaŭrinde estas neeble trovi por ĉiu lando radikon, kiu egale taŭgus por popolnomo.

La procedo, kiu ŝajne plej sukcesis, kvankam en efektiveco ĝi tute ne estas pli plene taŭga ol la aliaj, estis provita de UEA kaj estas uzata precipe de la SAT-anoj. Ĝi konsistas en la senescepta formado de ĉiuj landnomoj per la nova sufikso -i laŭ la modelo Franco (radiko), Francio (landnomo), Francia (adjektivo), Franciano (popolnomo). Kontraŭ tiu ĉi procedo oni prave argumentis, ke estas eraro rigardi la sufikson ,i' kiel internacie ĝenerale uzatan landnoman sufikson. Ekz. England (angle, germane, svede), Angleterre, Inghilterra, Inglaterra (fr, hisp., port.) Angolország Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa; Sweden, Schweden, Suede, Sverige; France (angle, france), Frankreich, Frankrike; Denmark, Dänemark, Danemark, Danimarca, Dinamarca, Danmark; Greece, Griechenland, Grece, Grekland, Hellas; Norway, Norwegen, Norvege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko; Poland, Polen (germ., dane, norv., svede), Pologne, Polska, ktp. Formoj kiel Francio, Holandio, Islandio, Finnlandio, Kanadio, Marokio, Svedio, Kubio, Flandrio, Tonkinio, Kongio kaj ceteraj tute ne estas pli internaciaj nek pli taŭgaj ol la samsencaj formoj kun la sufikso uj. Ĉu ankaŭ Germaniano, Turkiano, Franciano, Hispaniano ktp. estas, laŭ internacia vidpunkto, akcepteblaj formoj? Plie, oni ne sufiĉe rimarkis, ke la sufikso -i en la lingvoj, kiuj uzas ĝin, estas tre diverssenca kaj konfuziga, ĉar ĝi montras ne nur iafoje kontinenton, aŭ regnon, aŭ provincon, sed ankaŭ ofte multajn aliajn aferojn: scienco, arto, propra nomo de virino, abstrakta kvalito, abstraktaĵo, rezulto de ago, aro aŭ kolektivaĵo, profesiometio, ejo, ktp.

Fine: laŭ fonetika vidpunkto, la sufikso -i prezentas gravan malbonaĵon. Certe estas, ke oni ne devas troigi la gravecon de la belsoneco, pri kiu cetere ĉiuj oreloj neniam plene konsentas. Tamen oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vere tromultiĝas en nia lingvo kaj pro sia troofteco pinglopike vundas la orelon. Ne estas do mirige se la Loka Komitato rifuzis oficialigi la sufikson -i por landnomoj.

Konklude ni devas konstati, ke nenia solvo estas plene kontentiga nek absolute kaj nediskuteble preferinda super la aliaj. Sekve pli saĝe kaj sendanĝere estas pacienci kaj provizore kontentiĝi je la solvo liverita de Zamenhof, kiu ne estas pli kritikebla ol la aliaj proponitaj solvoj. Tio ebligos, ke ni konservos nian unuecon ĝis la tago, kiu certe pli malpli frue venos, kiam pli multaj regnoj, akceptinte tutmondan helpan duan lingvon, decidos per ĝenerala interkonsento neŭtraligi kaj unuformigi la geografian kaj etnografian terminaron. V. io-ujo-batalo. E. GROSJEAN-MAUPIN.

---

Vidu ankaŭ la artikolon pri landonomoj, kiu havas komparan tabelon de la diversaj nomoj uzataj hodiaŭ.


Landnomoj

Nomoj de Kontinentoj | Nomoj de Landoj Afrikaj | Amerikaj | Aziaj | Eŭropaj | Oceaniaj


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com