Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kolonjo - Vikipedio

Kolonjo

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Germanio > Nordrejn-Vestfalio > Kolonjo


  • loko: 50.93 Norde, 6.97 Oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 975.907 (30a de junio 2005) (1.850 mil en la aglomeraĵo en 2000)
  • areo: 405 km2

Kolonjo (germane, Köln [keln], france kaj angle, Cologne [kolonj]) estas granda urbo en okcidenta Germanio sur ambaŭ bordoj de la rivero Rejno. Kolonjo, kiel la nomo indikas, estis kolonio de Romio proksima de la limo de la imperio. En 50 la romia imperiestro Klaŭdio nomis la urbon laŭ sia edzino Agripina: Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Kompreneble, la nomo mallongiĝis. La urbo havis ekde romiaj tempoj multajn judojn kaj estis la elirpunkto de la alorienta migrado de la judoj tra la nuna Germanio, Pollando kaj Rusio dum 500-1900.

Enhavo

[redaktu] Historio

Vidu ankaŭ : Ĉefepiskopo de Kolonjo

En la 5-a jarcento, rego de la urbo iris al la frankoj. Poste Karolo la Granda starigis ĉefepiskopon en Kolonjo. La ĉefepiskopoj de la urbo fariĝis princoj de la Sankta Romia Imperio kaj regis la urbon ĝis 1288. Eĉ hodiaŭ Kolonjo estas grava centro de germana katolikismo kaj havas la plej grandan gotikan katedralon (jen bildo [1]) de Eŭropo: ĝiaj turoj estas 157 m altaj kaj en ĝi troviĝas relikvio, kiu onidire enhavas la korpajn postrestaĵojn de la tri reĝoj.

De 1288 (fakte, per la senpotencigo de la princepiskopo) resp. 1475 (oficialigo per la imperiestro) ĝis 1794 Kolonjo estis "libera urbo", tio signifas, ke ĝi estis submetata nur al la imperiestro. Ĝi prosperis kiel membro de la Hansa Ligo ĝis la 16-a jarcento. En la epoko de la religiaj konfliktoj la urbo komencis malprosperi. En 1794 Francio aneksis la landon maldekstran de la Rejno kaj sekve ankaŭ Kolonjon.

En 1815, post la militoj de Napoleono la 1-a de Francio, Rejnlando kaj Vestfalio estis donitaj al Prusio. La provinca ĉefurbo de Rejnlando fariĝis Koblenz, sed Kolonjo estis (kaj estas) sidejo de unu el la granddistriktoj en la regiono. La 19a jarcento kunportis industrian kaj ekonomian reviviĝon de la urbo kaj la finkonstruon de la katedralo, komencita en la 13a jarcento. Grava por la evoluo estis interalie la trajnlinio Kolonjo-Antverpeno, per kiu oni transportis Ruhr-regionan karbon al la oceano, kaj kiu estis unu el la unuaj internaciaj trajnkonektoj.

Post la 1-a Mondmilito la venkintoj devigis la detruon de ĉiuj fortikaĵoj ĉirkaŭ Kolonjo, kaj la urbo estis okupata de britaj soldatoj (ĝis 1926). La 12an de marto 1933 la nacisocialistoj, post premo kaj perforto, laŭ la balotoj fariĝis la plej granda frakcio en la urboparlamento. La postan tagon la katolik-partia urbestro Konrad Adenauer fuĝis.

Dum la regado de la nacisocialistoj la Rejnlando denove fariĝis parto de la germana armea teritorio (1936), kaj ekde 1942 fariĝis unu el la ĉefaj celoj de la usonaj kaj britaj bombatakoj. En 1940 la diktaturo forprenis la kolonjajn ciganojn, la postan jaron la kolonjajn judojn.

Post la 2-a Mondmilito la tute detruita Kolonjo estis okupata unue de la usona armeo, kiu reinstalis ADENAUER kiel urbestron, kaj baldaŭ poste de la brita armeo, kiu malinstalis lin: fakte pro lia memstareco, oficiale pro lia "malkapableco". Kvar jarojn poste ADENAUER fariĝis la unua ĉefministro de Federacia Respubliko Germanio.

Kolonjo, ne la ĉefurbo sed la plej granda metropolo de la nova regiona ŝtato Nord-Rejno-Vestfalio, evoluis denove al riĉa kaj kulturplena urbo, interalie kun la Okcidentgermana Radio en 1956, la samjare finrestaŭrita katedralo, la Romia-Ĝermana Muzeo en 1974, la muzeo Wallraff-Richartz en 1986. De 1949 ĝis 1999, kiam la iom pli suda Bonn estis la sidejo de la federaci-germana registaro kaj parlamento, Kolonjo havis iel la statuson de "krom-ĉefurbo".

Ĝis 1994 Germanio estis okupita de la venkintaj potencoj, sed la politika influo de la okcidentaj venkintoj jam rapide post 1949/1952 plimalfortiĝis. Tamen restis en Nord-Rejno-Vestfalio la brita regulo, ke la urbanoj elektas la urboparlamenton kaj tiu poste elektas la ĉefurbestron (neprofesian) kaj la urbodirektoron (plenofican, ĉefon de la administrado). En 1994 tio estis ŝanĝita: ekde 1999 la kolonjanoj unuafoje rekte elektis sian ĉefurbestron.

Kolonjo estas unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006
Pligrandigu
Kolonjo estas unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

[redaktu] Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazas la Futbala Mondpokalo, inter alie en Kolonjo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havas 40.590 sidlokojn, okazas pluraj matĉoj.

[redaktu] Ligoj

[redaktu] Esperanto en Kolonjo

[redaktu] Kolonjo en la Enciklopedio de Esperanto (1934)

Köln. (Kolonjo). Urbo en Germanujo sur ambaŭ bordoj de la Rejno; 740. 000 loĝantoj. 25-a UK de la 29 julio ĝis 5a de aŭgusto 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. Tie aperas la grava E-a gazeto Heroldo de Esperanto.

[redaktu] Esperantistoj de Kolonjo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Kolonjo sub la gloso Köln



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com