Hamburgo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Hamburgo < Urboj
- Loko: 53.53 Norde, 9.98 Oriente
- Horzono: CET (UTC+1h) (UTC+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: 755 km²
- Loĝantaro: 1,73 milionoj (2,55 milionoj en la aglomeraĵo en 2000)
La libera kaj hansa urbo Hamburgo kiel urbo-ŝtato estas federacia lando de Federacia Respubliko Germanio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de Germanio kaj la sesa plej granda urbo de Eŭropa Unio.
[redaktu] Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazas la Futbala Mondpokalo, inter alie en Hamburgo. En la nove konstruita stadiono, teknike plej moderna, kiu dum la turniro havas 51.005 sidlokojn, okazas pluraj matĉoj. Sur ekranego en la kampego Heiligengeistfeld en urboparto Sankt Pauli eblos spekti ĉiujn matĉojn.
[redaktu] Esperanto en Hamburgo
La urbo havas unu el la plej malnovaj kaj tradiciaj Esperanto-Kluboj de Germanio, kiu de la sesdekaj jaroj havas propran klubejon. Inter 1980 kaj 1986 la administrejo de Germana Esperanto-Junularo troviĝis en Hamburgo, en fazo, kiam pli kaj pli da junuloj interesiĝis pri Esperanto, kaj dumnokte en kelo iuj volontuloj per malnovaj presmaŝinoj presis milojn da Esperanto-informiloj, ĉar mankis mono profesie presigi informajn materialojn, kaj produktis ankaŭ ekzemple la eŭropan renkontiĝo-bultenon "Koncize" kaj la liston de gastigantoj "Pasporta Servo".
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Hamburga Esperanto-Klubo
- Bonvenon en Hamburg - turisma TTT-ejo pri la urbo en Esperanto kaj aliaj lingvoj
- StadtPanoramen Hamburg - Panorama Hamburgo
- Stadtwiki Hamburg (en esperanto)