Helgoland
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Ŝlesvigo-Holstinio > Helgoland < Insulo
Helgoland [HELgolant] estas malgranda insulo en la Norda Maro. En la sudo ĝi havas relative larĝan plaĝon kaj havenon, dum en la nordo kaj okcidento ĝin limigas kruta bordo. Oriente situas la tiel nomata Düne: ebena insuleto, kiu ĝis 1720, kiam ŝtorma tajdo atakis Helgoland, estis ligita kun la ĉefinsulo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
En la mezepoko Helgoland estis rifuĝejo de piratoj. Ĝis 1814 la insulo apartenis al Danio, poste la britoj ĝin okupis. En la jaro 1890 ĝi per kontrakto fariĝis germana, kaj la imperiestro Wilhelm II faris el ĝi bazon de la mararmeo. Post la Dua mondmilito britoj ekuzis Helgoland por militaraj celoj, ordonante eĉ al la loĝantaro forlasi la insulon. En 1952 la insulanoj fine rajtis reveni.
[redaktu] Ekonomio
La loĝantaro vivas ĉefe de la turismo, sed ankaŭ de la fiŝkaptado. Pramŝipoj ligas Helgoland kun la kontinento kaj kun aliaj insuloj.
[redaktu] Iom da statistiko
- Situo: 7° 52’ OR, 54° 12’ NO
- Loĝantaro: ĉ. 1600
- Areo: 1 km2 (ĉefinsulo), 0,7 km2 (insulo Düne)
- Distanco al la kontinento: ĉ. 70 km
- L'explosion d'Heligoland. - Discussion des observations effectuées à Uccle, C. Charlier, 1947, Ciel et Terre, Vol. 64, p. 193.
- Results of Seismic Observations in Germany on the Heligoland Explosion of April 18, 1947, 1951, Reich, H.; Foertsch, O.; Schulze, G. A. Journal. Journal of Geophysical Research, Vol. 56, p.147.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.helgoland.de
- http://www.helgoland.de/engl.htm
- http://www.fritzwagner.com/helgoland/helgoland_stamps_intro.html
- http://bundesrecht.juris.de/bundesrecht/stvo/__50.html