Balta maro
El Vikipedio
Geografio > Maroj > Atlantiko > Balta Maro < Eŭropo
La Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko: Lillebælt, Storebælt kaj Sundo kondukas al Kattegat kaj tiu tra Skagerrak al la Norda Maro. Ĝi estas malprofunda en komparo kun aliaj maroj. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.
La maro havas tri grandajn golfojn: estas la Botnia Golfo inter Svedio kaj Finnlando, la Finna Golfo kiun limas Finnlando, Rusio kaj Estonio kaj la Riga Golfo inter Estonio kaj Latvio.
Ĝia areo estas ĉ. 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundeco meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉ. 1 700 000 km2.
Enhavo |
[redaktu] Evoluaj fazoj de la maro
La Balta Maro kuŝas en basenego sur la nordeŭropa prarokaĵo. La kavaĵo aĝas minimume 1 200 000 000 jarojn, sed la nuna maro formiĝis iom post iom dum kaj post la lasta glaciepoko (la Vistula glacia periodo). Antaŭ 20 000 jaroj enorma glacia maso, eĉ tri kilometrojn dika, ankoraŭ premis la rokbazon, sed antaŭ 13 000 jaroj la klimato varmiĝis kaj ekis degelado. Tiel malpeziĝadis la glacia tavolo kaj la terkrusto komencis malrapide leviĝi kaj ĝi ankoraŭ leviĝas, plej rimarkinde ĉe la mezo kaj nordo de la Botnia Golfo proksimume 7 ĝis 8 milimetrojn en unu jaro. En la sudo de la Balta Maro tero tute ne leviĝas, okazas eĉ malrapida malleviĝo.
La terleviĝo, freŝa akvo el la la degelanta glacio kaj mondaj ŝanĝiĝoj en la akvonivelo de la oceanoj kondukis la Baltan pra-akvejon tra diversaj fazoj al la nuna Balta Maro. Antaŭ 11 000 jaroj la areon kovris sensala akvo; tiu fazo de la Balta historio estas nomata la Balta Glacia Lago. Post kiam malfermiĝis vasta markolo al Atlantiko, la akvo saliĝis, komenciĝis periodo de la Joldia Maro (nomita laŭ scienca nomo de tiama konko Yoldia). Tiun sekvis rea sensaliĝo, ĉar la leviĝanta tero fermis la larĝan akvovojon tra meza Skandinavio al Atlantiko; la periodon oni nomas la Ancilusa Lago (laŭ la molusko Ancylus fluviatilis, tipa en sedimentoj de antaŭ proks. 10 000 jaroj). Ĝin sekvis, antaŭ 8000 jaroj, la sala Litorina Maro (Littorina littorea estas konkospecio vivanta en sala akvo): tiam la markoloj ĉe la nuna Danio estis multe pli profundaj kaj larĝaj ol nun, kaj la maro tiam travivis sian plej salan fazon post la glacia epoko. Antaŭ 4000 -- 2000 jaroj fine komenciĝis la periodo, kiun oni povas proprasence nomi la nuna Balta Maro.
[redaktu] La duonsala maro
Pli ol 200 riveroj verŝadas sensalan akvon en la Baltan Maron. Tio kaj la malvasteco de la markoloj ĉe Danio igas ĝin la plej granda maro kun duonsala akvo. La akvo estas miksaĵo de sala (35 milonoj da salo) oceana akvo kaj sensala rivera akvo. En la sudaj partoj la surfaca akvo povas enhavi 20 milonojn da salo, pli norde nur 6 milonojn. Ĉe la buŝoj de riveroj, ekz. proksime al Sankt-Peterburgo, la akvo estas preskaŭ sensala. Se ne okazus, de tempo al tempo, enfluo de oceana akvo el la Norda Maro, la Balta Maro iom post iom iĝus sensala.
La oceana akvo enportas krom salo ankaŭ oksigenon kaj tiel, ĉar la sala akvo estas pli peza ol la sensala, helpas teni la profundejojn vivotaŭgaj.
La Balta Maro naskiĝis kiel lago antaŭ 13 000 jaroj, post la glacia epoko, kaj ĝi travivis alternajn fazojn de saleco kaj sensaleco. La lasta, sala fazo komenciĝis antaŭ 8000 jaroj, post kio la daniaj markoloj iom post iom malvastiĝis kaj la enfluo de oceana akvo malkreskis. Pro la duonsaleco multaj vivaĵoj troviĝas en streĉa situacio: ekz. oceanaj fiŝoj pro malmulteco de salo, riveraj kaj lagaj pro multeco de salo. La malpli ol 10 000 jaroj ne sufiĉis por evoluigi flaŭron kaj faŭnon perfekte adaptitan al la duonsala medio de la maro.
[redaktu] Insuloj
- Alando
- Bornholm
- Fyn
- Gotland
- Hiiumaa (sveda kaj malnova germana nomo estas Dagö)
- Öland
- Rügen
- Saaremaa (sveda kaj malnova germana nomo estas Ösel)
- Sjælland
[redaktu] Nomoj de la Balta maro en lingvoj de apudaj landoj
- dane Østersøen [OSToson]
- svede Östersjön [OSTerĥon]
- finne Itämeri
- ruse Балтийское море
- estone Läänemeri
- latve Baltijas jūra
- litove Baltijos jūra
- pole Bałtyk [baŭtik]
- germane Ostsee [OSTze])
La nomoj dana, sveda, finna kaj germana signifas "orienta maro", la estona "okcidenta maro".
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://maps.grida.no/baltic interaga mapo
- http://www.fimr.fi/fi/itamerikanta.html "Baltmara portalo", paĝaro de la Finnlanda Instituto pri Maresploroj: ĝeneralaj informoj kaj aktualaĵoj pri la Balta Maro en la lingvoj finna, sveda, angla kaj estona.
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |