Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Turka lingvo - Vikipedio

Turka lingvo

El Vikipedio

Lingvo > Lingvaj familioj > Ural-Altaja > Altaja > Tjurka > Turka


nomo: türkçe
parolantoj: 50 milionoj
landoj: Turkio, (Germanio)
origino: Altaja, parenca al la Turkmena, Azerbajĝana lingvoj
skribo: latina (plus kelkaj specialaj literoj: ç, ğ, ı, İ, ö, ş, ü)
specimeno: la Patro Nia:

Göklerdeki Babamız,
adın kutsal kılınsın.
Egemenliğin gelsin.
Gökte olduğu gibi,
yeryüzünde de senin istediğin olsun.
Bugün bize gündelik ekmeğimizi ver.
Bize karşı suç işleyenleri bağışladığımız gibi,
sen de bizim suçlarımızı bağışla.
Ayartılmamıza izin verme.
Kötü olandan bizi kurtar.
Çünkü egemenlik, güç ve yücelik
sonsuzlara dek senindir.
Amin.

La turka lingvo estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anatolio, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke:¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la ŝtata lingvo de Turkio. La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed multaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la araba, zazaĝi kaj kurmanĝi (la kurda).

La turka (türkçe) estas ano de turkeca lingvaro, grupero de la ural-altaja lingvogrupo, kiu inkluzivas la mongola, korea, japana, hungara, kaj suoma (finna). Plej proksime tamen estas la turkmena, la tatara kaj la azerbajĝana.

Same kiel la suoma, la japana, aŭ esperanto, la gramatiko de la turka estas alglua. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj. Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, dependas de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). ekz.: arkadaŝlar, Özellikler.
Pluse estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj, kaj aliflanke senvoĉaj konsonantoj. Tiel diratas türkçe (=en turka lingvo) sed fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.

Oni uzas latinan abocon kun literoj ĉapelitaj (preskaŭ same kiel la abc de esperanto) ekde la rego de Mustafa Kemal Atatürk, la unua ĉefo de la moderna turka ŝtato. Antaŭe, dum Imperio Otomana, estis uzata la araba alfabeto. Mustafa Kemal ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis ¨turkigi¨ la lingvon, malpliigante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn.

Ekzemplo de parolata turka lingvo:

Nasılsın, canım? Seni çok çok özledik, nereye gittin?

Kiel vi, kara? Vi tre tre mankis al ni, kien vi iris?


La turka aboco havas 29 literojn:

a b c ç d e f g ğ h ı i j k l m n o ö p r s ş t u ü v y z

c: kiel ĝ en Ĝangalo

ç: kiel ĉ en ĉiro

ğ: (yumuşak g): akcento-plilongiga voĉo (ekz. la vorto dağ (montaro) prononciĝas kun longa a kiel daa aŭ per transskribo da: )

ı: tre kurta, malakra i

j: kiel ĵ en ĵurnalo

ş: kiel ŝ en ŝafo

v: v

y: kiel j en jaro

z: z


ö: ~oe


ü: ~ue


q, w, x ne uziĝas en la turka aboco; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com