Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hispana Enlanda Milito - Vikipedio

Hispana Enlanda Milito

El Vikipedio

Eŭropo > Iberio > Hispanio > Hispana Enlanda Milito < 20-a jarcento < Historio


Dosiero:terualsiege.jpg
La Hispana Enlanda Milito, kiu daŭris de 1936 ĝis 1939, spuris pasian intereson inter la internaciaj intelektaj kaj politikaj komunumoj. La maldekstrisma registaro de la Hispana Respubliko estis atakita de naciismaj fortoj estrataj de Generalo Francisco Franco, kiun subtenis nazia Germanio kaj faŝisma Italio. La militon oni atente spektis tra la mondo, kiel la unuan gravan militan lukton inter maldekstraj fortoj kaj la ĉiam pli potencaj kaj bone armitaj faŝistoj. Ĉi tie respublika soldato serĉas kovron en la taŭrludejo, en Teruel, Aragono.


La Hispana Enlanda Milito estis enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝaj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis kun la malvenko de la respublikisma movado, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco.

Enhavo

[redaktu] Antecedentoj

En 1931, post porurba balotado en kiu respublikemaj partioj venkis en grandaj urboj (ne ĝenerale, eble pro fraŭdo), reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio iras ekzilen. Je la 14-a de aprilo, la 2-a Hispana Respubliko estas deklarita.

La unua registaro estas por respublikemaj partioj. La nova parlamento agnoskas virinan balotrajton, leĝigas divorcon kaj komencas agran reformon.

Post nemultaj jaroj, hispanoj rebalotas kaj venkas dekstrema partiaro CEDA (Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj), preferata de Katolika Eklezio, kiu renversos multajn reformojn.

En 1934, laboristoj komencas revolucion. La asturiaj ministroj rezistas plu per dinamito, sed fine estas venkitaj de polico Guardia Civil.

En februaro de 1936, denove oni balotis. Formiĝis du solidaj blokoj, respektive konservativa kaj maldekstrema. Tiu ĉi lasta nomiĝis Popola Fronto, kaj entenis respublikanajn radikalajn burĝulojn (kies ĉefa figuro estis Manuel Azaña), socialistoj, komunistoj, katalunaj naciistoj kaj aliaj malgrandaj partioj. La ĝistiama registaro, gvidita de pli konservativaj respublikemaj burĝaj partioj ne plu estas subtenataj pro koruptecaj skandaloj (Stra-Perlo). En la dekstro, elstaris la katolika partio, tiam kun faŝismemaj trajtoj, CEDA kaj la monarĥiistoj, kun subteno ankaŭ de la tradiciista karlismo kaj de la faŝisma Hispana Falango. Venkis la Popola Fronto, Azaña estis elektita prezidento de la Respubliko. La popolo ekstremiĝas kaj pistolistoj batalis surstrate.

[redaktu] Ekmilito

La 17-an de julio, 1936, generalo Franco ribeligas la armeon de Hispana Maroko. Je la 18-a de julio la ribelo komenciĝas en iberia Hispanio. La ribelo ne estis nur armea puĉo, sed ĝi ankaŭ havis gravan civilan parton. Karlistoj kaj anoj de malgranda partio Falange Española armas sin en stratoj. La ribelantoj esperis gajni tujan regadon de la ĉefurbo, Madrido, kaj ĉiuj aliaj gravaj urboj de Hispanio. Sevilo, Pamplono, Korunjo, Kadizo, Jerez de la Frontera, Kordovo, Zaragozo kaj Oviedo ĉiuj falis sub la regado de la ribelantoj, sed ne sukcesis en Barcelono kaj Madrido. Pro tio, longedaŭra enlanda milito okazis.

La gvidantoj de la ribeloj estis la generaloj Francisco Franco, Emilio MOLA kaj José SANJURJO. Sanjurjo estis la senduba gvidanto de la ribelo, sed li mortis en aviadila akcidento la 20-an de julio kiam li veturis al Hispanio por ekregi la ribelan flankon. Franco, la ĉefa komandanto de la hispana armeo de post 1933 kaj jam notinda faŝismo-favorulo, flugis de la Kanarioj al la hispanaj kolonioj en Maroko kaj ekkomandis tie. Dum la ceteraj tri jaroj de la milito, Franco iĝis la efektiva komandanto de ĉiuj el la naciistoj, kaj li kaŝe aranĝis la aferojn (inkluzive per donado de komisioj al politikaj konkurantoj, kiuj plej probable mortigus ilin) tiel, ke je la fino de la milito ne estis opozicio al lia regado.

La ribelon oponis la registaro (kun tiuj armeanoj, kiuj restis lojalaj), kaj ankaŭ socialismaj, komunismaj, anarkiismaj kaj katalunaj kaj eŭskaj naciismaj grupoj. La eŭropaj potencoj, kiaj Britio kaj Francio, restis oficiale neŭtralaj sed tamen metis embargon sur Hispanion, kaj aktive malkuraĝigis la kontraŭ-faŝisman partoprenon de siaj civitanoj. Kaj faŝisma Italio sub Benito Mussolini kaj Nazia Germanio malobservis la embargon kaj sendis volontulajn trupojn (Corpo Truppe Volontari kaj aviadilaro Legion Condor, respektive) kaj armilojn por subteni Franco-n. Aldone, estis malgrandaj volontulaj trupoj el aliaj landoj kiuj luktis kun la naciistoj, kiel Francis O'DUFFY de Irlando. Errol FLYNN ankaŭ vizitis la landon.

La respublikistoj ricevis malmultan subtenon de Sovetunio kaj ankaŭ de unuopaj idealismaj volontuloj el multaj landoj, kune konataj kiel la Internaciaj Brigadoj. Jam la Etiopia Milito logis tutmondan subtenon kontraŭ faŝismo. Usonaj volontuloj formis la Brigadon Abraham Lincoln kaj kanadanoj formis la Batalionon de Mackenzie-Papineau (la "Mak-Papoj"). Inter la plej konataj fremdlandanoj, kiuj partoprenis la penojn kontraŭ la faŝistoj estis Ernest Hemingway kaj George Orwell, kiu poste verkis pri siaj spertoj en Homage to Catalonia (Omaĝo al Katalunio). La romano de Hemingway For Whom the Bell Tolls (Por Kiu la Sonorilo Bruas) estis inspirita de liaj spertoj en Hispanio. Norman BETHUNE uzis la okazon por disvolvigi la specialajn lertecojn de batalkampa medicino.

Tamen, kvankam la naciistoj ricevis malkaŝan helpon kiel armilojn kaj trupojn el Germanio kaj Italio, la respublikistoj ricevis neniom da helpo el ĉiuj ĉefaj mondaj potencoj (t.e. Britio, Francio, aŭ Usono). Multaj el ĉi tiuj potencoj ankoraŭ praktikis politikon de komplezo al la faŝismaj reĝimoj, aŭ ili malestimis la soci-revoluciajn elementojn ene de la kontraŭ-faŝismaj fortoj, aŭ ili kredis, ke la respublikistoj estas komunistoj.

Germanio uzis la militon kiel testejo por pli rapidaj tankoj kaj aviadiloj, kiuj ĵus ekaperis tiutempe. La ĉasaviadilo Me-109 Messerschmidt kaj Junkers Ju 52 transiga/bomba aviadiloj ambaŭ estis uzataj dum la Hispana Enlanda Milito. Aldone, la sovetaj ĉasaviadiloj I-15 kaj I-16 estis uzataj. La Hispana Enlanda Milito ankaŭ estas ekzemplo de totala milito, kie la bombado de la eŭska urbeto Gernika fare de la Luftwaffe antaŭsignis la epizodojn de la Dua mondmilito, kiel ekzemple la bomban kampanjon kontraŭ Britio fare de la nazioj kaj la bombadon de Dresdeno fare de la aliancanoj. Pablo Picasso estis inspirita de tio por sia pentraĵo Guernica.

[redaktu] La milito: 1936

Mapo en Aŭgusto-Septembro 1936
Pligrandigu
Mapo en Aŭgusto-Septembro 1936

Ĉia espero de rapida fino al la milito malaperis la 21-an de julio, la kvina tago de la ribelo, kiam la naciistoj kaptis la ĉefan hispanan marbazon ĉe Ferrol en nordokcidenta Hispanio. Tio kuraĝigis la faŝismajn ŝtatojn de Eŭropo helpi al Franco, kiu jam ekkomunikis kun la registaroj de Germanio kaj Italio la antaŭan tagon. La 26-an de julio, Germanio kaj Italio eksubtenis la naciistojn; la itala interven-korpuso estis estrita de Generalo Mario Roatta.

Subteno de la Akso helpis al Franco ekde la komenco. Liaj naciismaj fortoj gajnas ankoraŭ venkon la 27-an de septembro, kiam ili kaptis la urbon Toledo. (Naciista garizono sub Kolonelo Moscardó tenis la Alkazaron en la centro de la urbo ekde la komenco de la ribelo). Post du tagoj, Franco deklaris sin Generalísimo ("ĉefgeneralo") kaj Caudillo ("militestro") dum li provis unuigi la diversajn Falange-ajn kaj reĝismajn elementojn de la naciista movado en unu partion. En oktobro, la naciistoj lanĉis gravan ofensivon al Madrido, sed kreskanta rezisto de la registaro kaj la alveno de "volontuloj" el Sovetunio haltis la antaŭeniron ĝis la 8-a de novembro.

Intertempe, la registaro, tiam estrata de socialista gvidanto Francisco LARGO CABALLERO moviĝis de Madrido al Valencio, ekster la batala zono, la 6-an de novembro. Ankaŭ forlasis la ĉefurbon la tiama urbestro, post kio estis elektita nova urbestro la esperantista socialisto Cayetano Redondo.

La 18-an de novembro, Germanio kaj Italio oficiale agnoskis la reĝimon de Franco, kaj la 23-an de decembro, Italio sendis proprajn "volontulojn" por batali kun la naciistoj.

[redaktu] La milito: 1937

En oktobro 1937 la naciistoj jam estis militakirintaj la nordan respublikisman teritorion.
Pligrandigu
En oktobro 1937 la naciistoj jam estis militakirintaj la nordan respublikisman teritorion.

Kun siaj vicoj pliigitaj de italaj trupoj kaj hispanaj koloniaj soldatoj el Maroko, Franco faris alian provon kapti Madridon en januaro kaj februaro de 1937, sed ree malsukcesis. La grandan urbon Malago li kaptis la 8-an de februaro kaj la 28-an de aprilo, la soldatoj de Franco eniris en Gernika, urbo simbola por eŭskoj en nuna Eŭska Aŭtonoma Komunumo, du tagojn post la fifama bombado de tiu urbo fare de la germana Legion Kondor, ekipita per du-aviadiloj Heinkel He-51 (la legiono alvenis al Hispanio la 7-an de majo). Post la falo de Gernika, la registaro ekkontraŭbatalis kun kreskanta efikeco.

En majo, la registaro provis rekapti Segovion, devigante al Franco eltiri el la madrida fronto por halti ilian antaŭeniron. Mola, la dua-viculo de Franco, estis mortigita la 3-an de junio, kaj frue en julio, la registaro fakte lanĉis fortan kontraŭ-ofensivon en la regiono de Madrido, kiun la naciistoj forpelis kun iom da malfacilo.

Post tio, Franco rekaptis la iniciatemon, invadante Aragonon en aŭgusto kaj prenante la urbojn Santandero kaj Gijón. La 28-an de aŭgusto, Vatikano agnoskis Franco-n sub premo de Mussolini, kaj je la fino de novembro, kiam la naciistoj alproksimiĝis al Valencio, la registaro denove moviĝis, al Barcelono.

[redaktu] La milito: 1938

En novembro 1938, post la Batalo de Ebro, la naciistoj avancas ĝis Katalunio; la milito estas finiĝonta.
Pligrandigu
En novembro 1938, post la Batalo de Ebro, la naciistoj avancas ĝis Katalunio; la milito estas finiĝonta.

La du flankoj luktis pri posedo de la urbo Teruel dum la tuto de januaro kaj februaro, kaj la naciistoj finfine forte tenis ĝin ĝis la 22-a de februaro. La 14-an de aprilo, la naciistoj trarompis ĝis Mediteraneo, disrompante la parton de Hispanio tenatan de la registaro en du partojn. La registaro provis procesi pri paco en majo, sed Franco postulis senkondiĉan kapitulacon, kaj la milito daŭris.

La registaro tiam lanĉis tutkoran kampanjon por rekonekti sian teritorion en la Batalo de Ebro, ekde la 24-a de julio ĝis la 26-a de novembro. Ilia malsukceso efektive determinis la finan rezulton de la milito. Ok tagoj antaŭ la novjaro, Franco reatakis per sendo de amasaj fortoj al invado de Katalunio.

[redaktu] La milito: 1939

La naciistoj konkeris Katalunion en rapidega kampanjo dum la unuaj du monatoj de 1939. Taragono falis la 14-an de januaro, Barcelono la 26-an de januaro kaj Ĝirono la 5-an de februaro. Kvin tagoj post la falo de Ĝirono, la lasta rezisto de Katalunio estis rompita.

La 27-an de februaro, la registaroj de Britio kaj Francio malvolonte agnoskis la reĝimon de Franco.

Nur Madrido kaj kelkaj aliaj fortikaĵoj restis por la registaraj fortoj. La 28-an de marto, kun la helpo de fortoj favoraj al Franco ene de la urbo (la fifama "kvina kolono", kiun Generalo Mola menciis en la propagandaj elsendoj en 1936), Madrido falis al la naciistoj. La venontan tagon, Valencio, kiu eltenis sub la pafiloj de la naciistoj dum preskaŭ du jaroj, ankaŭ kapitulacis. Oni deklaris venkon la 1-an de aprilo, kiam la lastaj el la respublikistaj fortoj kapitulacis.

[redaktu] Sociala Revolucio

En la regionoj regataj de la anarkiistoj, (Aragono kaj Katalunio), aldone al la milita sukceso, estis vasta sociala revolucio, en kiu la laboristoj kaj kamparanoj kolektivigis agron kaj industrion, kaj starigis konsiliojn paralelajn al la (nefunkcianta) registaro. Tiun revolucion oponis kaj la sovet-subtenataj komunistoj kaj la demokratiaj respublikistoj. Dum la milito progresis, la registaro kaj la komunistoj sukcesis uzi sian aliron al sovetaj armiloj por restarigi registaran regadon de la milita klopodo, kaj per diplomatio kaj per perforto. Dum la fifamaj Majaj Tagoj de Barcelono de 1937, multaj centoj aŭ miloj da kontraŭ-faŝismaj soldatoj mortigis unu la alian por regado de strategiaj punktoj en Barcelono, kiel George Orwell rakontas en Omaĝo al Katalunio.

La ĉefa trajto de respublikistoj estis divido. Diversaj fortoj batalis inter si. Tamen en la naciista flanko, Franco rapide unuigis diversajn fortojn.

Post la majaj okazintaĵoj, tendenco al unueco fortiĝis ankaŭ en la respublikana tendaro. Formiĝis nova registaro, estrita de la modera socialisto Juan NEGRÍN, kun aliaj socialistoj, Indalecio Prieto kaj Julián ZUGAZAGOITIA kiel ministroj de Armeo kaj Internaj Aferoj, kaj kun apogo de la Komunista partio. Tiu movo fortigis la respublikanan registaron, kaj finis la revolucion.

[redaktu] Rezulto

Pluraj centmiloj da homoj mortis. Aliaj estis malliberaj aŭ eksterlande.

Ekzilintaj respublikistoj fuĝis al Francio, Sovetio (la komunismaj) aŭ Hispanameriko, ĉefe Meksiko de Lázaro Cárdenas del Río. En Francio, ili estis malliberigitaj en rifuĝejoj.

Post la testo de Hispanio, en tiu 1939 mem, nazia Germanio invadis Pollandon. Tiel ekis la Dua mondmilito. Franco ne anigis Hispanion en Akson sed malrekte subtenis ĝin, per diplomatio kaj trupoj (Blua Divizio). Multaj respublikistaj soldatoj denove enarmeiĝis por batali kontraŭ nazioj. Tamen pluraj finis en ekstermejoj. Post la alianca venko, kelkaj gerilis en Hispanio sensukcese.

Franco daŭris en potenco dum 40 jaroj. La regno bezonis jardekojn por reatingi la ekonomian nivelon de 1936.

Inter la respublikistoj, multaj intelektuloj kaj esperantistoj estis ekzekutitaj (Federico García Lorca), forpasis en prizono (Miguel Hernández) aŭ devis ekzili (Rafael Alberti, Juan Ramón JIMÉNEZ).

En 1995 la brita filmisto Ken Loach realigis la filmon Land and Freedom (Lando kaj Libereco) kiu priskribas la travivaĵojn de angla komunisto kiu partoprenas la Hispanan Enlandan Militon.

Vidu ankaŭ: Historio de Hispanio, Historio, Milita historio, molotova koktelo, CNT, FAI, UHP, José Antonio AGUIRRE, Lluis COMPANYS, Buenaventura Durruti, Jesús GALÍNDEZ, José Antonio PRIMO DE RIVERA, Francisco HEDILLA, Pasionaria.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.ateneo.unam.mx/textoconstitucion.htm

Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com