Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hispana lingvo - Vikipedio

Hispana lingvo

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio.


La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio.

Hispana lingvo
Parolata en: Hispanio kaj Hispanameriko
Denaskaj parolantoj: proksimume 350 milionoj
Fremdlingvo por: inter 60 kaj 70 milionoj
Genetika klasifiko: Hindeŭropa

 Italika
  Latinida
   Okcidenta     Iber-latinida      Hispana

Oficiala statuso
Oficiala lingvo de: Meksiko, Hispanio, Kolombio, Argentino kaj 17 aliaj landoj
Reguligita de: Real Academia Española
Lingvaj kodoj
ISO 639-1: es
ISO 639-2: spa
SIL: SPN
Specimeno

La Patro Nia:

Padre nuestro que estás en el cielo,
santificado sea tu nombre.
Venga a nosotros tu reino.
Hágase tu voluntad en la tierra como en el cielo.
Danos nuestro pan de cada día.
Perdona nuestras ofensas, como también nosotros perdonamos a los que nos ofenden.
No nos dejes caer en la tentación,
y líbranos del mal.

La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.

Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.

Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.

En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Enhavo

[redaktu] Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj.

En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.

En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.

Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko.

Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido.

Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.

La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.


[redaktu] 0rtagrafio

La prezenteco de la hispana ortografio povas sin rezumi al la frazo « En español, todo si escribir todo se pronuncia. » (« Je hispana lingvo, ĉio sin skribas ĉio sin prononcas. »)

[redaktu] Geographic Distribution

Countries With a Significant Hispanic Population
Alphabetical Order Number of Native Speakers
  1. Andorra (40,000)
  2. Argentina (41,248,000)
  3. Aruba (105,000)
  4. Australia (150,000)
  5. Austria (1,970)
  6. Belize (130,000)
  7. Bolivia (7,010,000)
  8. Bonaire (5,700)
  9. Brazil (19,700,000)
  10. Canada (272,000)
  11. Chile (15,795,000)
  12. China (250,000)
  13. Colombia (45,600,000)
  14. Costa Rica (4,220,000)
  15. Cuba (11,285,000)
  16. Curaçao (112,450)
  17. Dominican Republic (8,850,000)
  18. Ecuador (10,946,000)
  19. El Salvador (6,859,000)
  20. Equatorial Guinea (447,000)
  21. Finland (17,200)
  22. France (2,100,000)
  23. French Guiana (13,000)
  24. Germany (410,000)
  25. Guatemala (8,163,000)
  26. Guyana (198,000)
  27. Haiti (1,650,000)
  28. Honduras (7,267,000)
  29. Israel (160,000)
  30. Italy (455,000)
  31. Japan (500,000)
  32. Kuwait (1,700)
  33. Lebanon (2,300)
  34. Mexico (106,255,000)
  35. Morocco (960,706)
  36. Netherlands (17,600)
  37. New Zealand (26,100)
  38. Nicaragua (5,503,000)
  39. Panama (3,108,000)
  40. Paraguay (4,737,000)
  41. Peru (26,152,265)
  42. Philippines (2,900,000)
  43. Portugal (1,750,000)
  44. Puerto Rico (4,017,000)
  45. Romania (7,000)
  46. Russia (1,200,000)
  47. Spain (44,400,000 )
  48. South Korea (90,000)
  49. Sweden (39,700)
  50. Switzerland (172,000)
  51. Trinidad and Tobago (32,200)
  52. Turkey (29,500)
  53. United States of America (41,000,000)
  54. United Kingdom (900,000)
  55. Uruguay (3,442,000)
  56. US Virgin Islands (3980)
  57. Venezuela (26,021,000)
  58. Western Sahara (341,000)
  1. Mexico (106,255,000)
  2. Colombia (45,600,000)
  3. Spain (44,400,000)
  4. Argentina (41,248,000)
  5. United States of America (41,000,000)
  6. Peru (26,152,265)
  7. Venezuela (26,021,000)
  8. Brazil (19,700,000)
  9. Chile (15,795,000)
  10. Cuba (11,285,000)
  11. Ecuador (10,946,000)
  12. Dominican Republic (8,850,000)
  13. Guatemala (8,163,000)
  14. Honduras (7,267,000)
  15. Bolivia (7,010,000)
  16. El Salvador (6,859,000)
  17. Nicaragua (5,503,000)
  18. Paraguay (4,737,000)
  19. Costa Rica (4,220,000)
  20. Puerto Rico (4,017,000)
  21. Uruguay (3,442,000)
  22. Panama (3,108,000)
  23. Philippines (2,900,000)
  24. France (2,100,000)
  25. Portugal (1,750,000)
  26. Haiti (1,650,000)
  27. Russia (1,200,000)
  28. Morocco (960,706)
  29. United Kingdom (900,000)
  30. Japan (500,000)
  31. Italy (455,000)
  32. Equatorial Guinea (447,000)
  33. Germany (410,000)
  34. Western Sahara (341,000)
  35. Canada (272,000)
  36. China (250,000)
  37. Guyana (198,000)
  38. Switzerland (172,000)
  39. Israel (160,000)
  40. Australia (150,000)
  41. Belize (130,000)
  42. Curaçao (112,450)
  43. Aruba (105,000)
  44. South Korea (90,000)
  45. Andorra (40,000)
  46. Sweden (39,700)
  47. Trinidad and Tobago (32,200)
  48. Turkey (29,500)
  49. New Zealand (26,100)
  50. Netherlands (17,600)
  51. Finland (17,200)
  52. French Guiana (13,000)
  53. Romania (7,000)
  54. Bonaire (5,700)
  55. US Virgin Islands (3980)
  56. Lebanon (2,300)
  57. Austria (1,970)
  58. Kuwait (1,700)

[redaktu] Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas :

[redaktu] Identaj (laŭ litero)

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

[redaktu] Tre similaj

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp.

La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.

La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple,

boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

[redaktu] Hispanaj vortoj je Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, Don Juano (de Don Juan), Don Kiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo (aŭ toreadoro), zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo)

Vidu ĉe : Esperantigo de vortoj el hispana fonto

[redaktu] Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.

[redaktu] Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.

[redaktu] Vidi ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com