Sefardoj
El Vikipedio
Sefardoj (hebree Sephardim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekzilis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), Malaltaj Landoj (Nederlando, Belgio).
Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo.
Ampleksasence, oni nomas sefardoj tiujn judojn, kiuj ne estas aŝkenazoj, inkluzivante eĉ homoj sen rilato al Iberio, sed kiuj loĝis ĉirkaŭ Mediteraneo aŭ en arabaj landoj (romaniotoj, jemenaj judoj).
Sefardoj havas apartan judisman ritaron.