Barcelono
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Katalunio > Barcelono
Barcelono ( nacilingve : Barcelona [bərsə'lonə]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma Regiono de Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Tio situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio (loĝantaro 1,6 milionoj. Se oni alkalkulas la loĝantaron de la ĉirkaŭaĵo, tiam la nombro superas 3 milionojn.
En la jaro 1992 okazis la Olimpiaj ludoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.
Enhavo |
[redaktu] Esperantistoj de Barcelono
Barcelono estas naskiĝurbo de Jaume Grau Casas.
[redaktu] Historio
Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar Barka, patro de Hanibal Barka el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al fortikaĵo (castrum). La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5. jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 rekonkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 konkeris Barcelonon por mallonga tempo Al-Mansur, Kalifo de Kordovo.
En la mezepoko Barcelono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj grava mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj kolonioj, kiel Sardio kaj Sicilio.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Sagrada Familia, preĝejo de arkitekto Antoni Gaudí
- strato Las Ramblas, estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj, bazaroj.
- fine de la promenejo de Las Ramblas, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo Kolumbo, ŝipmuzeo Museu Maritim
- Museu Joan Miró
- Museu Picasso kun malpli konataj verkoj de Pablo Picasso
- Museu Nacional de Catalunya, kiu prezentas gravajn murpentraĵojn kaj aliajn mezepokajn artaĵojn.
Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko en Barcelona
- Casa Milà (la Pedrera)
- Hospital de Sant Pau
- Palau Güell
- Palau de la Música Catalana
- Parc Güell
[redaktu] Esperanto en Barcelono
- 1900: Tie naskiĝis Francisko Gorgues;
- 1909: 5-a Universala Kongreso;
[redaktu] EdE
En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
[redaktu] Aliaj signifoj
- Barcelono signifas ankaŭ distriktan unuon provinco, kiu enhavas krom Barcelono aliajn komunumojn, ekz: L'Hospitalet de Llobregat
- Barcelona Graflando estas la malnova nomo de la Kataluna reĝlando
- Barcelono estas nomo de urbo en Venezuelo
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.bcn.cat
- http://barcelona.visittown.com
- http://spain.archiseek.com/catalunya/barcelona/index.html
- Paĝaro de la urbo (ca es en)