Latina lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
Lingua Latina | |
---|---|
Loko | Romia imperio |
Origino | la lingvo de antikva Romo kaj okcidenta Romio |
Parolantoj | |
Dialektoj | - |
Speco | Hindeŭropa lingvo |
Oficialaj aferoj | |
Oficiala lingvo | Vatikano |
Skribo | latina |
Lingva kodo | |
ISO 639-1 | la |
ISO 639-2 | lat |
SIL | LTN |
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno: la Patro Nia:
Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono, Linnaeus ka. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Enhavo |
[redaktu] Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
[redaktu] Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
[redaktu] Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Ephemeris - Gazeto en latino.
- Nuntii Latini - radiodissendo en latino.
- Latina Vikipedio
- DMoz - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Bildogalerio
Plej malnova latina teksto, el Universitato Graz |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |