Galegio
El Vikipedio
Ne konfuzu ĝin kun mezeŭropa Galicio
Galegio (hispane Galicia [galisja], galege Galiza aŭ Galicia) estas regiono de Hispanio.
La regiono Galegio, (29.434 km2), havas proksimume 2.800.000 loĝantojn. Galegio estas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.
Ĝi konsistas el la provincoj A Coruña [a korunja], Lugo, Oŭrenso (galege Ourense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago de Compostela en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.
La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco de la portugala, sed ĉiuj parolas ankaŭ la kunoficialan hispanan.
La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio. La nuna prezidanto estas la socialisto Emilio Pérez Touriño; ĝis somero de 2005 kaj dum 18 jaroj, la prezidento estis la eksministro de Franco kaj fondinta prezidanto de la konservativa hispana Popola Partio, Manuel Fraga Iribarne.
La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkapatado kaj akvokulturo.
Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Buenos-Ajreson "la kvina galega provinco", kaj, laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallego") kaj Kubo (Fidel Castro estas galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu CHAO estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.
Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejo por amerikaj drogoj en Eŭropo.
[redaktu] Tradicioj
Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj tropoj de fantomoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio estas Finistero (Finisterre aŭ Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.
[redaktu] Famaj galegoj
- Camilo José Cela, Nobelpremiito pri literaturo.
- Francisco Franco, hispana regnestro.
- Pablo Iglesias, fondinto de la hispana Socialista Partio
- Alfonso Rodríguez Castelao, desegnisto, verkisto kaj politikisto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.xunta.es
http://www.xunta.es/xeral/cifras/galego/gestatuto.htm
http://www.bng-galiza.org
http://www.vieiros.com
|
![]() |
---|---|
|
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |