Teide
El Vikipedio
Teide estas vulkano en la insulo de Tenerife, Kanarioj. Kun alteco de 3.718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio.
La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektita kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.
Eblas supreniri ĝis 3555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.
La Teide estas ankoraŭ aktiva vulkano. La lasta grava aktivado okazis en 1909.