Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Madrido - Vikipedio

Madrido

El Vikipedio

 

Geografio > Eŭropo > Hispanio > Madrida Regiono > Madrido < Urbo


Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj de la samnoma regiono.

  • Hispana nomo: Madrid [madrid']
  • Situo: 3°43’ U, 40°24’ N
  • Loĝantaro: oficiale 3,2 milionoj; kun la aglomeraĵo ĉ. 4 milionoj.

Enhavo

[redaktu] Historio

Madrido estis fondita dum la islama okupado de Hispanio, kun la nomo Magerit, kaj ĝi havis precipe defendan rolon rilate la tiam pli gravan urbon Toledo.

En 1561 la reĝo Filipo la 2-a faris ĝin ĉefurbo de la tuta ŝtato, kaj de tiam ĝi daŭre kaj senhalte kreskis, ĝis fariĝi la plej enloĝata hispana urbo.

La Burbonoj ĝin plibeligis. En ĝi okazis aŭ ekis granda parto de la hispana historio: la komenco de la t.n. Milito de Sendependiĝo (kontraŭ Napoleono) aŭ la sieĝo dum la enlanda milito.

Dum la 11-a de marto de 2004 okazis en Madrido teruraj teroristaj atakoj en pluraj trajnoj.

La nuna urbestro nomiĝas Alberto RUIZ-GALLARDÓN.

[redaktu] Monumentoj kaj vidindaĵoj

Madrido estas sidejo de la Prado-Muzeo kaj de la Muzeo Reĝino Sofia de nuntempa arto.

La Reĝa Palaco estis konstruita en la 18-a jarcento en la loko de la unua maŭra kastelo, Ĝi ne plu estas loĝata de la reĝoj, kaj ĝi estas vizitebla.

Aliaj vidindaĵoj: centra placo Puerta del Sol, Arkeologia Muzeo, egipta templo Templo de Debod, nova katedralo Almudena, oficeja distrikto Paseo de la Castellana.

Madrido havas du tre grandajn parkojn, tre vizitatajn: la Retiro kaj la Casa de Campo (Kampo-domo).

La nokta vivo estas tre vigla.

[redaktu] Kulturo

Madrido posedas plurajn universitatojn, inter kiuj la Universidad Complutense, la plej grandan de Hispanio, kaj la Universidad Autónoma de Madrid.

Granda parto de la hispana kultura vivo havas sian sidejon en Madrido, precipe rilate muzikon kaj kinon.

[redaktu] Transporto

Madrido situas en la centro de la Ibera duoninsulo, kaj havas facilan konekton kun ĉiuj urboj hispanaj. Ĝi estas deirpunkto al ekskursoj al aliaj urboj kiel Toledo, Alcalá de HenaresEl Escorial.

La internacia flughaveno de Madrido nomiĝas Barajas.

Madrido posedas tre ampleksan metro-reton.

[redaktu] Madrido kaj Esperanto

Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento. Dum multaj jaroj okazis kursoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid.

En la 20-aj jaroj, Madrido estis la sidejo de la tuthispana asocio Hispana E-Asocio.

En 1968 la urbo estis gastigejo de la Universala Kongreso de Esperanto.

La esperantista grupo de Madrido nomiĝas Madrida Esperanto-Liceo.

Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo, nome Jorge Camacho kaj Miguel Fernández.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Madrido sub la gloso Madrid


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.munimadrid.es
•  http://www.esmadrid.com
•  http://www.elitepilates.net
•  http://www.lonelyplanet.com/destinations/europe/madrid


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com