1492
El Vikipedio
Historio > Jarcentoj > 15-a jarcento > 1492
En la jaro 1492 post Kristo okazis, interalie:
[redaktu] Eventoj
- 2-a de januaro: Boabdil, la lasta maŭra reĝo de Granado kapitulacas al Katolikaj Gereĝoj. Tiel ili finas la islaman regon en Ibera Duoninsulo.
- 31-a de marto: Katolikaj Gereĝoj (Ferdinando la 2-a de Aragono kaj Isabelo la 1-a de Kastilio) ordonas la ekziligon de ĉiuj judoj loĝantaj en Hispanio ne konvertiĝontaj al la katolikismo.
- 17 de aprilo: En Santa Fe la Katolikaj Gereĝoj kaj Kristoforo Kolumbo subskribas konsenton pri ties vojaĝo tra Atlantiko.
- 3-a de aŭgusto: Tri ŝipoj kapitanitaj de Kristoforo Kolumbo eknavigas el Palos (Kastilio) okcidenten celante Zipango. Forpelo de la judoj el Hispanio.
- 10-a de aŭgusto : Rodrigo BORGIA iĝas Papo Aleksandro la 6-a
- 18-a de aŭgusto: Antonio de Nebrija publikigas Gramática castellana, unua gramatiko de la kastilia lingvo
- 16-a de septembro: La ŝiparo de Kolumbo trovas Sargasmaron.
- 12-a de oktobro: La ŝiparo de Kolumbo atingas insulon en Bahamoj. Tiel la eŭropanoj ekkonas Amerikon. Poste li vizitos Hispanjolon, kie li fondos kolonion.
- Martin Behaim konstruas la unuan globuson.
- Bretonio unias kon Francio per geedziĝo de Anne de Bretagne kaj Karlo la 8-a de Francio.
- Johano Olbraĥto iĝis reĝo de Pollando.
[redaktu] Naskiĝoj
[redaktu] Mortoj
- 8-a de aprilo: Lorenzo De Medici, regnestro de Florenco
- Papo Inocento la 8-a
- Kazimiro la 4-a JAGELONO
- Piero Della Francesca, itala pentristo.