Enklavo
El Vikipedio
Enklavo (el la latina in en; clavis ŝlosilo) estas propra ŝtata teritorio aŭ tuta ŝtato, kiun ĉirkaŭprenas fremda ŝtata teritorio (ekz. Okcidenta Berlino dum ekzisto de GDR, Lesoto aŭ Vatikanurbo).
Alisence, ĝi povas signifi geografian areon – ekz. disvastiĝan areon de planto- bestospecioj -, kiu estas preskaŭ insulo en la alispeca medio.
Enhavo |
[redaktu] Limkazoj
[redaktu] areoj ĉe akvo
Laŭ kelkaj striktuloj oni ne parolu pri enklavo se temas pri areo ĉe maro aŭ lago kun libera elirvojo al propra-ŝtata aŭ neŭtrala akvosurfaco. Ekz. la teritorioj kiel Monako (lando) kaj Gambio havas aliron al internacia akvosurfaco kaj Dubrovnik al propra kroata marparto.
Aliflanke Kabindo, parto de Angolo ĉemare inter Kongo Kinŝasa kaj Kongo Brazavila, estas en pluraj lingvoj (inkluzive la portugalan) oficiale nomita ĝuste per la respektiva vorto analoga al "enklavo", do tiu strikteco ne korespondas al la fakta internacia lingvouzo.
Vera enklavo ĉe akvo estas la Campione d’Italia, ĉar la Lugana Lago inter Campione kaj alia itala parto de la lago, apartenas al Svislando.
[redaktu] Insuloj
Insuloj estas enklavoj, se la insulojn ĉirkaŭfermas teritoriaj akvoj de alia ŝtato ekz.:
- insulo Martin Garcia, Argentinio en la urugvaja parto ĉe maralfluo de Río de la Plata
- insuloj Likoma kaj Chisamula, Malavio en mozambika parto Malavi-lago.
La francaj insuloj St. Pierre kaj Miquelon, kvankam tiuj situas antaŭ Kanado ene de la 12-mejla zono, laŭ kelkaj difinoj ne estas enklavoj, ĉar ili havas liberan aliron al la internaciaj akvoj laŭ kontrakto.
[redaktu] Duon-enklavoj, funkciaj enklavoj
Kelkaj teritorioj havas aliron al la alia parto de la propra ŝtato – pro geografiaj kaŭzoj - tra alia ŝtata teritorio ekz.:
- Kleinwalsertal, Aŭstrio, kies sola vojo kondukas al la germana Oberstdorf
[redaktu] Enklavoj en alia senco
Svislando kaj Liĥtenstejno estas kune enklavo en la Eŭropa Unio.