Keltoj
El Vikipedio
Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 aK, lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj Keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam en la 2-a jarmilo aK en okcidenta Eŭropo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La Keltoj migris el la nuntempa germana teritorio al la supra parto de Rejno kaj Marne (8-a jc aK) kaj tie evoluiĝis el unu tribo la Gaŭloj (aŭ Galloj) (7. jc. aK). Ili konkeris en la 5-4-aj jarcentoj aK la nuntempan Francion, Brition kaj nordan Italion, kaj prirabis Romon (387, 390 aK) kaj poste dum jardekoj danĝerigis la urbon.
Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo de keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis elokvantan manindustrion. (Latene-a kulturo)
Ili estis venkitaj fare de la Romia imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.
[redaktu] Religio
En ilia vivo havis gravan rolon la pastroj: vatoj, kiuj plenumis la oferojn kaj interpretis la naturon, kaj druidoj kiuj instruis kaj juĝis, kaj eposaj poetoj: la bardoj. La druidaro estis estrata de ĉefdruido elektita sekretloke en regiono de la Karnutoj (Karnutio estante rigardata kiel centro de Gaŭlio). Sed oni konsideris Brition kiel centron kaj fonton de klereco pri la druida religio.
[redaktu] Keltidaj popoloj
Nur malmultaj keltoj konservis sian lingvon de la kelta lingvaro: kelkaj irlandanoj, bretonoj, kimroj, skotoj kaj kornvalanoj. Genoj de la kontinentaj keltoj plutroviĝas inter popoloj kiel francoj, hispanoj.
[redaktu] Kelta mitologio
La keltoj havis riĉan mitologion, kiu donis la legendojn de Tristan, Gralo, Reĝo Arturo (vidu: Artura ciklo).
Vidu ankaŭ: Kelta kulturo - Keltaj nacioj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- pri keltoj kaj lingvo far Cherpillod (Esperante)
- kelta religio priskribita de la antikvaj aŭtoroj, tre riĉa (france)
- [1] 10 Largest Celtic cities
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |